Kubo garantias atenton al homoj kun handikapo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-03-12 10:56:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 12 (RHK) En Kubo efektiviĝas Nacia Agadplano por Handikapuloj, laŭ ambasadoro Rodolfo Benítez ĉe UN.

Ĉi tiu plano celas plibonigi la vivokvaliton kaj instigi la aktivan partoprenon de tiuj homoj en la socio, antaŭenigante ilian aŭtonomecon.

Kubo, parto-lando de la Konvencio pri Rajtoj de Handikapuloj, kreis Nacian Komisionon en 2021 por ilia inkludo.

Benítez menciis ke senpaga medicina prizorgo estas ofertita sur la insulo kaj ke la Familia Kodo protektas iliajn rajtojn.

La organizoj kiuj reprezentas ĉi tiujn homojn estas ŝlosilaj en publikaj politikoj. Kvankam progreso estis farita, ankoraŭ estas laboro  farenda.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up