Usono uzas migran temon kiel malstabiligilon kontraŭ Kubo, asertis vicministro pri eksterlandaj aferoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-03-13 11:23:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, mar 13 (RHK)   Usono utiligas enmigradan politikon kiel ilon de malstabiligo kontraŭ Kubo dum jardekoj, memoris Carlos Fernández de Cossío, vicministro de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj.

La diplomato kaj fakulo pri internaciaj rilatoj klarigis, ke tiu praktiko origine celis  ŝtelon de talentoj, kaj poste malstabiligon, per  neado de vizoj aŭ la rifuzo pritrakti vizojn por kubanoj, samtempe kuraĝigante la uzadon de neregulaj vojoj por atingi tiun nordan landon.

Li atentigis, ke nuntempe multaj homoj, post eliri el Kubo kiel enordaj vojaĝantoj al aliaj landoj, sukcesas atingi Usonon kadre de trafikaj operacioj aŭ estas viktimoj de ili, kies granda plimulto estas financata kaj organizita el usona teritorio.

Gravas konsideri – li diris – ke granda nombro da ili estis puŝitaj  elmigri pro la malfacilaj ekonomiaj kondiĉoj en Kubo, pligravigitaj de la ekonomia blokado trudita de Usono, kaj instigitaj al tio per la privilegia traktado, kiu proponas al la kubanoj protekton kaj faciligojn por establi sin en tiu teritorio.

Por De Cossio, estas kontraŭdire kaj kruele, ke oni nun parolas pri forpelo de homoj, kiuj formis familiojn, havas laborojn kaj posedaĵojn en Usono.

Ĉi tiuj minacoj ne nur tuŝas la kubanojn, kiuj establis sian vivon en tiu nacio, sed ankaŭ tiujn, kiuj deziras konservi ligojn kun sia devenlando, li klarigis antaŭtage en la radio-televida programo Mesa Redonda.

Kubo kaj Usono havas interkonsentojn pri enmigrado, kiuj funkcias dum jaroj, kaj en la lastaj tempoj ni ricevis revenflugojn ĉiumonate, sed ĉiam en kadro de establitaj reguloj kaj kondiĉoj, diris la fakulo.

Nia lando estas malfermita al asimilo de revenoj, sed ĉiam en la interkonsentitaj kondiĉoj kaj konsiderante historion kaj cirkonstancojn, eĉ kiam Usono daŭre aplikas politikojn de ekonomia kaj alispeca agreso kontraŭ Kubo, deklaris la diplomato.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up