Infanoj kaj gejunuloj en la radiko de la Patrujo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-04-04 06:11:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Granma

Havano, apr 4 (RHK) Kubaj infanoj kaj junuloj malfermas siajn brakojn al vivo en aprilo. La 4-an, de la kvara monato de la jaro, kiel hodiaŭ, fondiĝis por ĉiam infana senkulpeco kaj junula entuziasmo kun la grandega respondeco kontribui al la nacia estonteco kaj homaro.

Antaŭ 64 kalendaroj, en ĉi tiu dato, sed en 1961, aperis la Kubaj Pioniraj Organizo, renomita en 1977 por honori tiun grandan predikiston de praktika instruado kaj semado de civitanaj valoroj: José Martí.

En la klasĉambroj ili brakumas la Patrujon kaj, dum la gepatroj ĝustigas siajn koltukojn, ili estas posedataj de profunda feliĉo, preter la natura ĝojo de fruaj aĝoj kiam ricevas donacon.
Instruistoj dediĉitaj al la malfacila, sed esenca tasko krei bonajn homojn, instigas ilin partopreni en la socio, el tiu granda lando nomata lernejo. Ili ankaŭ instruas kiel konversacii kun la herooj.

La transformo de kazernoj en lernejojn reprezentis feliĉan ŝanĝon: en la lokoj, kie la estonteco finiĝis, oni komencis fekundigi ĝin. La 24-an de februaro 1960, en la transdono de fortikaĵo al la Ministerio pri Edukado, la ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz diris pri la infanoj: "Ni devas prizorgi ilin (...) kiel la kolonojn sur kiuj estas fondita vere bela verko".

En la Unuiĝo de Junaj Komunistoj kuŝas alia bastiono de la Revolucio, naskiĝinta unu jaron poste, sed ankaŭ la 4-an de aprilo 1962. En la fermo de la Unua Kongreso de la Asocio de Junaj Ribeluloj – ligita al la figuro de Che Guevara – Fidel proponis la nunan nomon, resumitan per tri literoj kun telura forto: ujc.

Ĝi naskiĝis por bonvenigi en sian sinon  junulojn deciditajn marŝi antaŭ la grandaj defioj kaj venkoj de la lando, de internaciistaj misioj ĝis la konfrontiĝo kun terorismo, kaj ĉio neebla fariĝos realaĵo.

En momentoj de grandega danĝero, ĉirkaŭitaj de minacoj al la ekzisto mem de tiu ĉi sonĝo, ni povas fari ajnan eraron krom cedi al la "granda peko de la malnova juneco" menciita de la hispana poeto Antonio Machado.

Kun la ribelo kaj lojaleco de tiuj, kiuj montris al ni la vojon, nia fido al la estonteco povos venki cirkonstancajn malfacilaĵojn.

La lukto ŝajnas senfina, sed estas multe da kialoj por ĝin subteni, se en ĉiu troviĝas la vera fonto de eterna juneco.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up