
Foto: Omara García Mederos, ACN
Havano, apr 4 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, laŭdis ĉi-ĵaŭdon la okazigon de la Tria Internacia Foiro pri Transportado kaj Loĝistiko, FITL-2025, pro la momentoj, kiujn la lando spertas, kaj la defioj en plibonigo de la publika, pasaĝera kaj ŝarĝa transportado.
Travojaĝinte la ekspoziciejon de Pabexpo, kie li interparolis kun partoprenantaj kubaj kaj eksterlandaj komercistoj, en deklaroj al la gazetaro la ŝtatestro substrekis la gravecon de ĉi tiu evento tritaga.
Li atentigis, ke ĝi antaŭ ĉio ebligas al ni koni kaj taksi tutmondajn tendencojn, kaj vidi la kapablon, kiun ni havas por allogi foirojn kiel ĉi tiu, kun ĉeesto de eksterlandaj firmaoj.
Díaz-Canel ankaŭ aludis la eblecon subskribi kontraktojn, interkonsentojn kaj utilajn entreprenojn ĉirkaŭ la celoj aŭ prioritatoj de la Ministerio de Transportado.
"Kaj en ĉi tiu speciala foiro ni vidas la temon pri elektra movebleco, ion, kion ni volas antaŭenigi kaj kiu rilatas al la tuta ŝanĝo en la energia matrico, en kiu ni protektas la landon," li esprimis.
"Ni vidas dezajnojn kaj evoluojn de la kuba industrio bazitaj sur transportado, kaj mi kredas, ke tio malfermas perspektivon por nia lando", deklaris la prezidento.
Poste, Díaz-Canel prezidis la ferman ceremonion de FITL-2025, eldono en kiu partoprenis pli ol 200 entreprenoj, kiel emfazis en la fermaj vortoj Eduardo Rodríguez Dávila, estro de la ministerio.
Fonto: ACN