Laborvizito de la prezidento kuba en havanaj municipoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-04-12 09:43:59

Facebook
Twitter
Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto@PresidenciaCuba

Havano, apr 12 (RHK) Kiel parto de la prezidenta tagordo, la kuba ŝtatestro  Miguel Díaz-Canel, taksis la ekonomian aktivecon en tri municipoj de ĉi tiu ĉefurbo ĉi-vendrede, kiu inkluzivas travojaĝojn de la teritorioj kaj dialogoj kun la loĝantaro.

Akompanate de la membro de la Politika Buroo kaj sekretario pri Organizo de CCPCC Roberto Morales Ojeda kaj aliaj landaj kaj provincaj gvidantoj, la prezidento vizitis la municipojn Boyeros, Cerro, kaj Marianao, kie li ankaŭ ekzamenis la progreson de pluraj sociaj programoj.

Dum sia restado en Boyeros, li turneis la Agrikulturan Esploran Instituton kaj parolis kun dungitoj de la Komandanto Camilo Cienfuegos Elektronika Kompanio.

En la Maljunulejo Antonio Maceo en Cerro, la prezidanto konstatis la prizorgojn donatajn al  maljunuloj kaj kiel ili okupas sian tempon en tiuj ĉi centroj, kiuj estas parto de la sistemo por atenti maljunularon.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up