
Foto: Ismael Francisco/Cubadebate
Havano, apr 22 (RHK) Armegeneralo Raúl Castro Ruz esprimis sian profundan dankemon kaj korinklinon al papo Francisko, kiu mortis ĉi-lunde, nomante lin kara amiko kaj viro integra kaj konsekvenca.
En sia mesaĝo, elsendita en nacia televido, la gvidanto de la Kuba Revolucio deklaris, ke la morto de la Plej Supera Pontifiko de la Katolika Eklezio profunde kortuŝas lin.
"Mi havas belajn memorojn pri la renkontiĝoj kiujn ni okazigis kaj tre aprezas lian korinklinon al la kuba popolo kaj lian personan kontribuon al favorado de frata dialogo kaj kompreno en la rilatoj inter Kubo kaj la Sankta Seĝo, kiuj plifortiĝis dum lia papado", li rimarkis.
La armegeneralo ankaŭ emfazis ke la vivo kaj papofico de Francisko estis ekzemploj de senlaca lukto en defendo de paco kaj frateco inter popoloj.
Lia konstanta zorgo pri la urĝaj defioj alfrontantaj la homaron kaj lia dediĉo kaj engaĝiĝo trovi realigeblajn tamen daŭrigeblajn solvojn al ĉi tiuj problemoj servos kiel ekzemplo al ĉiuj.
"Ĝuste kiel li diris al mi unufoje, mi ankaŭ portos lin por ĉiam en mia koro," li diris.
Fonto: PL