Kubo omaĝis la Papon Francisko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-04-25 23:51:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, apr 25 (RHK) La gvidanto de la revolucio, armea generalo Raúl Castro kaj la prezidento Miguel Díaz-Canel Bermúdez subskribis la kondolencan libron en la  sidejo de Vatikandiplomatiejo  en Havano kiel pruvo de la alta estimo donita la la Papo, kies kontribuo al paco kaj dialogo ankaŭ tre favoris al la kubaj familioj.

Raúl esprimis ke li posedas “belajn memorojn” pri la renkontiĝoj kun la Papo, “ tre aprezas lian korinklinon al la kuba popolo kaj lian personan kontribuon al favorado de frata dialogo kaj kompreno en la rilatoj inter Kubo kaj la Sankta Seĝo, kiuj plifortiĝis dum lia papado", li rimarkis.

Antaŭe, la kuba prezidento ĉeestis  en la Sankta Katedralo de Havano al la Danko-Meso por la Pontifikado de Papo Francisko, kie la fideluloj kunvenis por omaĝi la Superan Pontifikon.

Enirinte en la Katedralon, la Apostola Nuncio en Kubo, Antoine Camilleri, salutis la kuban prezidenton per dankesprimo pro lia ĉeesto en la religia ceremonio. Ĉeestis ankaŭ oficistoj de la Partio, la Ŝtato kaj la Kuba Registaro.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up