Havano, dec 22 (RHK) Kubo festas hodiaŭ la Tagon de la edukisto kaj memorigas la fermon de la kampanjo alfabetiga, kiu en 1961 transformis la insulon en la unua teritorio libera je analfabeteco en Latinameriko.... Legu pli


Havano, dec 21 (RHK) Kubo akceptos hodiaŭ la kuracistan laborbrigadon de la taĉmento Henry Reeve, kiu laŭ peto de la perua registaro laboris en tiu lando dum pli ol ses monatoj fronte al la Covid-19.... Legu pli


Havano, dec 19 (RHK) Marino Murillo Jorge, estro de la komisiono por starigi kaj evoluigi la gvidliniojn pri la ekonomiaj transformoj, klarigis kiamaniere tiu procezo, kiu ekos la unuan de januaro, kontribuos al kreado de kondiĉoj por fortigi la nacian ekonomion sen estigi ŝoko-terapiojn.... Legu pli


Havano, dec 17 (RHK) Kun ĉeesto de la generalo de armeo Raúl Castro, unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio, kaj la prezidento de la respubliko, Miguel Díaz-Canel, sesias la Nacia Asembleo en ties VI-a ordinara laborperiodo de la IX-a leĝofaro, kiu finiĝas hodiaŭ, post aprobi novajn leĝojn, interalie, la Buĝeton de la ŝtato por 2021.... Legu pli


Havano, dec 16 (RHK) Kun la ĉeesto de la generalo de armeo Raúl Castro, unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio, kaj la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, sesias hodiaŭ la 6-a ordinara laborperiodo de la IX-a leĝofaro de la Nacia Asembleo.... Legu pli


Havano, dec 13 (RHK) La unua secretario de la centra komitato de la komunista partio, generalo de armeo Raúl Castro, la prezidento Miguel Díaz-Canel kaj la ĉefministro Manuel Marrero vizitis ĉi-sabate la Specialan Evoluigan Zonon Mariel, strategia enklavo situanta je 45 km okcidente de Havano. Post iom da tempo sen fari personan viziton al tiu zono, kvankam atenta al ties evoluigo, Raúl konsideris ke “tagon post tago ĝi avancas” kaj elstarigis la strategian gravecon de la Zono; mirinda, li asertis, ne nur por nia lando, sed ankaŭ por la provinco Artemisa. Li rimarkigis la grandan rapidecon de tiuj investoj.... Legu pli


Havano, dec 7 (RHK) La kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel memorigis la internaciistojn de Kubo, kiuj forpasis dum la bataloj por la sendependeco de Afriko, okaze de la 31-a jariĝo de ilia enterigo en la kariba lando.... Legu pli


Havano, dec 7 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio, Raúl Castro kaj la prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel sendis gratulmesaĝon al la venezuela popolo kaj ties prezidento Nicolás Maduro pro la elekta venko:... Legu pli


Havano, dec 4 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, denuncis novajn pruvojn pri la klopodoj provoki mildan puĉon kontraŭ la kariba insulo okaze de la ĵusaj okazintaĵoj de politika provoko.... Legu pli


Havano, dec 3 (RHK) En la kadro de la 60-a datreveno de la rilatoj inter Kubo kaj Vjetnamio, festata ĉi-merkrede, la unua sekretario de la centra komitato de la komunista partio, Raúl Castro, telefone dialogis kun la ĝenerala sekretario de la komunista partio de Vjetnamio, Nguyen Phu Trong.... Legu pli


Havano, dec 3 (RHK) La kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel partoprenas hodiaŭ la XXXI-an eksterordinaran periodon de sesioj de la Ĝenerala Asembleo de UN (UN) nun okazanta virtuale.... Legu pli


UN, dec 2 (RHK) La konstanta reprezentanto de Kubo antaŭ UN, Pedro Luis Pedroso, rifuzis la aplikon de unuflankaj punregulaĵoj, kio kontraŭstaras la packulturon.... Legu pli


Santiago de Kubo, dec 2 (RHK) La unua sekretario de la komunista partio de Kubo, Raúl Castro kaj la prezidento Miguel Díaz-Canel sendis florbukedojn al la moŝtuloj de la patrolando ripozantaj en la hereda tombejo de Sankta Ifigenio en la orienta provinco Santiago de Kubo.... Legu pli


Bruselo, dec 1 (RHK) Ekologistaj kaj maldekstraj organizoj eŭropaj postulis ĉi-marde la ĉeson de la ekonomia, komerca kaj financa sieĝo de Usono kontraŭ Kubo kaj memorigis la rifuzon provokitan de tiu unuflanka regulaĵo en la Ĝenerala Asembleo de UN.... Legu pli


Havano, dec 1 (RHK) La ĝenerala direktoro por Usono de la ministerio de eksteraj rilatoj de Kubo, Carlos Fernández de Cossío, asertis ĉe la nacia televido, ke Kubo defendos sian suverenecon fronte al la kreskanta agresemo usona.... Legu pli


up