Havano, 9 dec (RHK) La generalo de armeo kaj prezidento kuba, Raúl Castro Ruz, akceptis la vicprezidanton de la rusa registaro, Dimitri O. Rogozin, kiu prezidas delegitaron de sia lando al la 14-a sesio de la interregistara komisiono por kunlaboro ekonomia-socia kaj scienc-teknika.... Legu pli


Havano, 7 dec (RHK) Abelardo Moreno, vicministro pri eksteraj rilatoj de la insulo, esprimis ke Kubo bonvenigas kun kontento la decidojn adoptitajn de la Konsilantaro pri Ekonomiaj kaj Financaj Aferoj de la Eŭropa Unio, okazinta en Bruselo, per kiuj la komunuma bloko finis la konsultiĝ-procezon kaj internajn decidojn koncerne al la Interkonsento de Politika Dialogo kaj Kunlaboro inter Kubo, unuflanke, kaj la Eŭropa Unio kaj ties membroŝtatoj, aliflanke.... Legu pli


Santiago de Cuba, 6 dec (RHK) La loĝantoj de Santiago de Cuba kaj pluraj personoj kiuj vizitas la urbon alvenadas al la tombejo Santa Ifigenia por omaĝi la historian gvidanton de la kuba revolucio Fidel Castro.... Legu pli


Santiago de Cuba, 5 dec (RHK) Ekde tiu ĉi-dimanĉo malfermiĝis la pordego de la tombejo Santa Ifigenia, en Santiago de Kubo, kie ripozas la mortrestaĵoj de la historia gvidanto Fidel Castro. ... Legu pli


Havano, 3 dec (RHK) Depost la korskua kaj neforgesebla trairo de la mortrestaĵoj de la ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz laŭ la itinero kiu rememorigis la trairadon de la Karavano de la Libereco en januaro 1959, ĉi-sabate je la 7-a vespere okazos amasa renkontiĝo en la Placo Antonio Maceo de Santiago de Kubo.... Legu pli


Santa Clara, 1 dec (RHC) Preskaŭ 57jaroj depost la triumfa eniro en Santa Clara la 6-an de januaro 1959, Fidel revenis al tiu ĉi tero samkiel tiam, nevenkita.... Legu pli


Havano, 30 nov (RHK-PL) Dekoj da miloj de havananoj adiaŭis ĉi-merkrede la historian gvidanton de la kuba revoucio, Fidel Castro, kiu forpasis la 25-an de novembro je la 90-a aĝo.... Legu pli


Havano, 29 nov (RHK) La historia Placo de la Revolucio José Martí estos scenejo ĉi-vespere je la 7-a horo, de amasa aranĝo kulturpolitika, kie oni faros postmortan omaĝon al la gvidanto de la kuba Revolucio, Fidel Castro Ruz.... Legu pli


Havano, 28 nov (RHK) La kubanoj ekalvenis tre frue en la mateno ĝis la Memorialo José Martí ĉe la Placo de la Revolucio kie longe vicas por doni lastan omaĝon al Fidel Castro.... Legu pli


Havano, 27 nov (RHK) Per komuniko diskonigita en Havano, la kunordiganto de la interreligia platformo, Pablo Odén Marichal Rodríguez, esprimis sian malĝojon pro la forpaso de la historia gvidanto de la revolucio, Fidel Castro.... Legu pli


La organiza komitato de la centra komitato de la komunista partio, la ŝtato kaj registaro por la funebraĵoj de la ĉefkomandanto Fidel Castro, informis al la popolo ke ekde la venonta lundo 28-a de novembro je la 9ª matene ĝis la 10-a vespere, en la memorialo José Martí, ĉe la placo de la revolucio en Havano, la kubanoj povos ĉeesti kaj doni sian omaĝon al la kuba gvidanto, kio etendiĝos al la 29-a de novembro, ekde la 9-a matene ĝis la 12ª tagmeze.... Legu pli


Havano, 26 nov (RHK) Okaze de la forpaso de la Ĉefkomandanto de la kuba Revolucio, Fidel Castro Ruz, la ŝtata konsilantaro de Kubo deklaras 9-tagojn de Nacia Funebrado, ekde la 6-a matene de la 26-a de novembro ĝis la 12 horo de la 4-a de decembro 2016.... Legu pli


Havano, 22 nov (RHK) Dum la renkontiĝo inter la unua vicprezidento kuba, Miguel Díaz-Canel kaj la ĝenerala direktoro, Yukiya Amano, ili revuis la staton de la rilatoj de la insulo kun la internacia organismo samkiel la evoluo de la kunlaboraj projektoj kiuj ligas la du partnerojn en la temoj de homa sano, agrobruta protektado kaj medio, interalie.... Legu pli


Havano, 16 nov (RHK) La kuba prezidento Raúl Castro, ĉeestis la magistran prelegon de la ĉefministro de Kanado, Justin Trudeau, en la Aulo de la Havana Universitato.... Legu pli


Havano, 15 nov (RHK) Justin Trudeau, ĉefministro de Kanado, ekvizitos Kubon hodiaŭ kaj plenumos oficialan laborprogramon kiu inkluzivas dialogon kun la kuba prezidento Raúl Castro kaj aliaj aranĝoj.... Legu pli


up