Vizitas Kubon usonaj senatanoj.

La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez Parrilla, renkontiĝis en Havano kun la usonaj senatanoj Claire McCaskill, de Missouri, Amy Klobuchar, de Minnesota, kaj Mark Warner, de Virginia, ĉiuj membroj de la demokrata partio.... Legu pli


La plej granda literatura renkontiĝo de Kubo, la Internacia Librofoiro, komenciĝas hodiaŭ en Havano kun 199 ekspoziciantoj el 31 landoj.... Legu pli


La unua vicprezidento de Kubo, ankaŭ vicprezidanto de la ŝtata kaj ministra konsilantaroj, esprimis dum sia trairado en diversaj centroj ekonomiaj kaj sociaj de la provinco, ke oni devas kohere analizi la procezojn edukajn, produktivajn kaj komunikajn, tiel ke ili inkluzivu la bezonojn kaj potencialojn de ĉiu teritorio por sukcesa kontribuo al la socia kaj ekonomia evoluo de la lando.... Legu pli


Delegitaro el preskaŭ 150 usonanoj vizitantaj Havanon, estis kunvokitaj de la paca organizo “Code Pink”, kaj pledis por ĉesigo de la ekonomia sieĝo altrudata de Washington kontraŭ Kubo kaj por fermi la malliberejon usonan en la provinco kuba de Guantánamo.... Legu pli


La asekura kompanio de ŝtata komerco de Suda Koreio, K-sure, informis ke estis subskribita kompren-memorando kun Kubo por ke la sudkoreaj entreprenoj povu komerci kun la kariba insulo, spite al tio ke Seulo kaj Havano ne havas diplomatiajn rilatojn.... Legu pli


Dum la jara asembleo de la asocio de etagrikulturistoj en la La Palma, provinco Pinar del Rio, la vicprezidento José Ramón Machado Ventura esprimis ke meze de la aktualiga procezo de la kuba ekonomia modelo, oni transdonis pliajn kompetentecojn al la produktivaj unuoj, sed tio ne signifas ke la asocio de etagrikulturistoj perdu sian gravecon.... Legu pli


Profesiuloj pri sanflegado de Dominika Respubliko, Salvadoro, Paragvajo, Kostariko kaj Kubo partoprenas la unuan internacian kurson por preventado kaj alfronto kontraŭ la malsano pro la viruso de ebolo, sesianta en Havano.... Legu pli


La direktorino de la ĝenerala direkcio pri Usono en la kuba ministerio pri eksteraj rilatoj, Josefina Vidal, reemfazis antaŭ la nacia televido, ke la usona sieĝo kontraŭ la kariba insulo ankoraŭ ne finiĝis.... Legu pli


Kubo sin preparas por elekti la lokajn regorganojn la venontan 19-an de aprilo, kaj ekde septembro pasintjare, la ŝtata konsilantaro interkonsentis la kreon de laborkomisionoj en la provincoj kun la celo garantii la organizajn kaj materiajn bazojn de la procezo.... Legu pli


La historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro kaj la elstara brazila intelektulo, Frei Betto, amike dialogis en Havano pri diversaj temoj landaj kaj internaciaj.... Legu pli


Okaze de la efektiviĝo de la tria pintkunsido de la Latinamerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (CELAC), la kuba prezidento Raúl Castro vojaĝis al Kostariko, vojaĝo kiu konsistigas lian unuan viziton al tiu centramerika lando; la kunsido sesios la 28-an kaj 29-an de januaro.... Legu pli


Kiel tradicie, por Kubo kaj Martí, por ĉiuj tempoj, marŝados la junuloj ĉi-vespere tra la tuta insulo, por omaĝi la plej feliĉan kaj gloran tagon kiam ĉiujare naskiĝas en la patrolando la plej universala el siaj filoj.... Legu pli


Proksimume 4 mil delegitoj el 30 landoj renkontiĝas en la havana teatro Karl Marx por ĝui la inaŭguran ceremonion de la XIV-a internacia kongreso Pedagogio 2015, kiu sesios en la kongresa palaco de tiu ĉi urbo ĝis la 30-a de januaro.... Legu pli


La direktoro pri komunikado kaj interinstituciaj rilatoj de Iberia, Juan Cierco, asertis ke la flugkompanio fidas je alta profito de la itinero Madrido-Havano kiu rekomencos la unuan de junio.... Legu pli


La kuba prezidento Raúl Castro akceptis ĉi-ĵaŭde la elektitan vicprezidenton de Urugvajo kiu plenumas viziton en la insulo.... Legu pli


up