La kuba prezidento Raúl Castro, ankaŭ estro de la nacia stabo de la civila defendo, trairis la regionojn damaĝitajn de la uragano Mathew en Baracoa kaj Maisí, kie li kunsidis kun la membroj de la koncerna organizo en la teritorioj por kontroli la laborojn cele al rekuperiĝo pro la damaĝoj, kiuj estis fortegaj, sed ni rekuperiĝos, li asertis dum sia renkontiĝo kun la loĝantaro.... Legu pli


Konsiderante la gravajn damaĝojn provokitajn de la uragano Matthew en la najbara lando, Kubo decidis sendi laborbrigadon kiu membras en la internacia taĉmento “Henry Reeve” de kuracistoj specialiĝintaj en la agadoj fronte al katastrofoj kaj gravaj epidemioj.... Legu pli


La instituto pri meteologio de Kubo informis ke je la sesa mateno de tiu ĉi merkredo, la centro de la uragano Matthew estis en la 21.3 gradoj de norda latitudo kaj 74.6 gradoj de okcidenta longitudo, pozicio kiu lokas ĝin je 120 km norde la la urbo Baracoa kaj je 100 km norde nordokcidente de Punta Maisí, en la ekstremo orienta de la insulo.... Legu pli


La kuba prezidento Raúl Castro plenumas intensan laborviziton en la orienta regiono de Kubo, kie ĉi-dimanĉe li persone kontrolis la decidojn adoptitajn en la plej orienta provinco Guantánamo por alfronti la eniron de la uragano Mathew ekde tiu ĉi vespero.... Legu pli


Delegitaroj de Kubo kaj Usono efektivigas ĉi-vendrede la 4-an renkontiĝon de sia duflanka komisiono, mekanismo celanta impulsi la kunlaboron inter ambaŭ lando en scenejo markita de la valideco de la usona sieĝo.... Legu pli


La kuba prezidento Raúl Castro alvenis al la kolombia urbo Cartagena de Indias, por ĉeesti ĉi-lunde, la ceremonion kie estos subskribita la fina interkonsento de paco inter la registaro kaj la revoluciaj armitaj fortoj-Popola Armeo, FARC-EP.... Legu pli


Shinzo Abe, ĉefministro de Japanio, alvenis al Kubo por plenumi oficialan laborviziton. Li estas la unua japana ŝtestro kiu vizitas Kubo kaj estos akceptita de la kuba prezidento Raúl Castro, ambaŭ efektivigos ampleksan laborprogramon en la insulo.... Legu pli


La kuba ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Rodrigo Malmierca, vizitas Italion por pritrakti tagordon kiu inkluzivas renkontiĝon kun la ministro pri ekonomia evoluo, Carlo Calenda.... Legu pli


La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, prezentis ĉi-vendrede en Havano sian raporton jaran pri la damaĝoj provokitaj al la insulo kaŭze de la usona sieĝo ekonomia, komerca kaj financa, kiu daŭras pli ol 50 jaroj.... Legu pli


La integrala programo de montara evoluigo Plano Turquino-Manatí de Kubo estis laŭdita en Roma de Rosa Laura Romeo, sekretario de la programo Alianco por la Montaroj, koalicio volontula de UN kun sidejo en Havano.... Legu pli


Ĉi-lunde komenciĝis en Kubo la nova lernojaro, kio konsistigas feston por la kubaj infanoj kaj junuloj kiuj havas aliron al la nacia lernosistemo, senpaga kaj malferma al ĉiuj.... Legu pli


Per la alveno de la Airbus A-320 de la flugkompanio JetBlue al la internacia flughaveno Abel Santamaría, restariĝas la regulaj flugoj de Usono al Kubo, interrompitaj de antaŭ pli ol 50 jaroj.... Legu pli


Laŭ esprimis funkciuloj de la aviada sektoro en Kubo, fine de aŭgusto rekomenciĝos la regulaj rektaj flugoj inter Usono kaj Kubo depost kvindek jaroj, kaj ili okazos laŭ la internaciaj normoj rilate al sekureco.... Legu pli


La kuba prezidento Raúl Castro sendis gratulan mesaĝon al la unuiĝo de verkistoj kaj artistoj de Kubo (UNEAC) okaze de la 55-a fondodatreveno de tiu kultura organizaĵo... Legu pli


Ĉi-venontan sabaton, la historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro fariĝos 90-jaraĝa, kaj ĉi-rilate la franca gazeto Le Point difinis lin kiel unu el la politikaj gigantoj de la 20-a jarcento.... Legu pli


up