La kuba registaro konfirmis sian solidarecon al la prezidentino de Brazilo, Dilma Rousseff, al la Laborista Partio kaj la popolo de tiu lando fronte al la ŝtatpuĉo parlamenta-jura kiu estas preparata kontraŭ la prezidentino.... Legu pli


La kuba vicprezidanto Ramiro Valdés, vizitis en la provinco Matanzas, kie informiĝis pri la evoluo de la laboroj kiuj fiksas subteran kablon je 110 kilovatoj en la banloko de Varadero, kio estas parto de investo konsiderata inter la ĉefaj entreprenitaj de la ministerio de energio kaj minoj de la insulo, dum samtempe progresas la konstruado de la elektraj substacioj de la historia centro kaj Punta Hicacos. ... Legu pli


La decido de Kubo konektiĝi kun la mondo, kaj ne nur por “trinki el tiu enorma kono-fonto, sed ankaŭ por prezenti per ĝi la plej bonan kuban kulturon, la edukadon, sanon kaj humanisman pensaron”, estis ratifita de Mayra Arevich, ekzekutiva prezidantino de la kuba telefonkompanio Etecsa dum la malferma ceremonio de Lacnic25, evento kiu arigas pli ol 500 profesiulojn kaj fakulojn en teknologioj de la informado kaj komunikado de Latinameriko kaj Karibio. ... Legu pli


Ekde hodiaŭ, kaj ĝis la 7-a de majo Havano gastigas la 37-an internacian foiron de turismo en momentoj kiam la alveno de turistoj eksterlandaj kreskas je historiaj ritmoj.... Legu pli


Ĉi-unuan de majo centmiloj da kubaj laboristoj marŝadas en la ĉefaj placoj de la insulo por festi la internacian tagon de la laboristoj kaj subteni la ĵusajn interkonsentojn de la komunista partio kadre de ties sepa kongreso.... Legu pli


Ĉi-semajne vizitis Kubon la ministro pri eksteraj rilatoj de Britio, Philip Hammond, kiu plenumis oficialan laborviziton en la insulo kaj estis akceptita de la kuba prezidento Raúl Castro.... Legu pli


La estro de la direkcio kontraŭdrogoj de la ministerio pri internaj aferoj, kolonelo Juan Carlos Poey, asertis ĉi-semajne ke Kubo neniam estos uzata kiel vojo transira de drogoj kaj des malpli por ke narkottrafikantoj ekagu en la insula teritorio.... Legu pli


La delegitoj kaj invititoj al la VII-a kongreso de la komunista partio de Kubo (PCC) debatos ĉi-lunde en plenkunsido la laborrezultojn de la kvar komisionoj kiuj sesiis dum du tagoj.... Legu pli


La kongreso okazos de la 16-a ĝis la 19-a de aprilo en la Kongresa Palaco de Havano kaj oni prezentos en plenkunsido la centran raporton de la organizaĵo kaj poste eksesios en laborkomisionoj.... Legu pli


Proksimume 200 kompanioj partoprenas ekde tiu ĉi mardo la Internacian Foiron pri Konstruado (FECONS) en Kubo, kiu por la unua fojo ricevas entreprenojn de Usono kaj Vjetnamio.... Legu pli


La kuba kontraŭterorista batalanto Ramón Labañino partoprenos en kvar renkontiĝoj kun diversaj sektoroj de la urugvaja socio por danki la solidaremon de la popolo de tiu lando kun la kaŭzo de la internacie konata grupo La Kvin.... Legu pli


Ĉi-lunde estis publikigita artikolo de la historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro, kies reeĥo tre vastas en amaskomunikiloj tra la tuta mondo.... Legu pli


La sepa kongreso de la komunista partio okazos de la 16-a ĝis la 19-a de aprilo en Havano kaj ĝi pritraktos ses kernajn temojn kiuj estis debatitaj dum la lastaj ses monatoj, lige al la ekonomia evoluo de la lando kaj la konceptigo de la kuba modelo por antaŭenigi sian politikan kaj socian verkon.... Legu pli


La kuba prezidento Raúl Castro akceptos hodiaŭ sian usonan homologon Barack Obama, kiu plenumas oficialan viziton en Kubo, la unuan de usona prezidento en 88 jaroj.... Legu pli


Dum intervjuo kun la televida ĉeno CNN en la hispana lingvo, la prezidento Barack Obama certigis ke la normaliga procezo de la rilatoj kun Kubo impulsita de sia administracio, neniel signifas “cedi” antaŭ Havano, kaj esprimis sian esperon ke la sieĝo kontraŭ Kubo povos esti ĉesigita de la estonta usona prezidento. ... Legu pli


up