La jaro 2024 alvenas al fino kaj ĝi markis gravajn momentojn por vivo de kubanoj. Kvazaŭ jara mozaiko eblas revui kelkaj el la plej rimarkindaj faktoj kaj okazaĵoj en diversaj agadkampoj kiel publika sano.
Blokado
La jaro 2024 sin karakterizis per granda subteno al Kubo en ĝia batalo kontraŭ la usona sieĝo. Komdamnoj faritaj de registaroj, personecoj kaj popoloj, samkiel pluraj agoj de solidareco okazis laŭlonge de la jaro. Ĉi-kaze Kubo denove atingis amasan venkon en UN kiam la ĝenerala asembleo preskaŭ unuanime voĉdonis por ĉesigi la agreseman politikon trudatan de Usono kontraŭ la insulo dum pli ol 60 jaroj.
Sano
La jaro estis malfacila por Kubo kaŭze de ĉiuj malfacilaĵoj internaj kaj eksteraj, fenomenoj meteologiaj kaj la sieĝo komerca kaj financa de Usono, kiu ege negative influas la kampon pri sano.
Pro ĉi tiu lasta kialo, la lando renkontis sennombrajn obstaklojn en la akiro de teknologioj, krudmaterialoj, reakciiloj, diagnozaj rimedoj, aparatoj, medikamentoj, ekipaĵoj kaj rezervaj partoj. Tial, kiel okazas en la lastaj jaroj, ĝi estis devigita aĉeti medikamentojn, ekipaĵojn kaj provizojn en aliaj geografie malproksimaj merkatoj aŭ tra triaj landoj kun la sekva kresko de kostoj.
Malgraŭ ĉiuj ĉi tiuj malfacilaĵoj, en 2024 infana morteco daŭre malpliiĝis post la pliiĝo pro la Covid-19-pandemio Nuntempe ĝi estas ĉirkaŭ 7 por mil vivnaskitoj.
Same, vivdaŭro restas je 75 jaroj por viroj kaj 80 por virinoj kaj speciala prizorga programo por pli maljunaj plenkreskuloj estas evoluigita en respondo al maljuniĝanta populacio.
Kvar prioritatitaj programoj estis konservitaj: patrina kaj infana prizorgado, kronikaj neinfekteblaj malsanoj, transmisigeblaj kondiĉoj kaj prizorgado de maljunuloj.
Kuba medicina kunlaboro daŭris sukcese en 2024 en pli ol 40 landoj.
Ankaŭ en 2024 estis modesta salajra kresko por profesiuloj kaj aliaj kubaj sanlaboristoj. Tiu ĉi sektoro ricevas 26% de la totala buĝeta elspezo, ĉirkaŭ 60 miliardoj da pesoj.