Havano, nov 2 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, dankis ĉi-merkredon en sia tvitera konto, ke latin-amerikaj kaj karibaj politikistoj petis la usonan prezidenton ĉesigi la blokadon sur la insulo.... Legu pli
Karakaso, nov 2 (RHK) La Parlamenta Amikeca Grupo Venezuelo-Kuba postulis ĉesigon de la ekonomia, komerca kaj financa blokado de Usono de tiu kariba insulo, kiun ĝi priskribis kiel krima, kontraŭleĝa kaj maljusta.... Legu pli
Karakaso, nov 2 (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, priskribis ĉi tiun mardon kiel fruktodonan kaj vere aŭspician la renkontiĝon kun sia kolombia ekvivalento, Gustavo Petro, kun kiu li interŝanĝis pri esencaj aferoj por la du landoj, la regiono kaj la mondo.... Legu pli
Unuiĝintaj Nacioj, nov 2 (RHK) La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UNGA) komencas hodiaŭ la unuan el du tagoj da debatoj pri la projekto de rezolucio por fini la ekonomian, komercan kaj financan blokadon de Usono kontraŭ Kubo.... Legu pli
Havano, nov 1 (RHK) La Unua Rondo de Migraj Interparoloj inter Kubo kaj Argentino okazis ĉi-lunde en Bonaero, en afabla kaj kunlabora etoso.... Legu pli
Havano, nov 1 (RHK) Posttagmeze de ĉi tiu lundo okazis nova laborkunveno gvidita de la prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, por sekvi la klopodojn de reakupero en la provinco Pinar del Rio.... Legu pli
Meksikurbo, okt 31 (RHK) La meksika ĵurnalo La Jornada publikigis ĉefartikolon sub la titolo "Guantánamo: du jardekoj da abomenaĵoj", kie ĝi elmontras kelkajn el la barbaraĵoj de tiu usona tortur-centro ĉe la mararmea bazo de Guantánamo, kuba teritorio uzurpita kaj reklamaciata de la insulo.... Legu pli
Stokholmo, okt 31 (RHK) La Sveda-Kuba Solidareca Asocio hodiaŭ malakceptis la usonan blokadon kontraŭ la insulo kaj esprimis konfidon je la brua venko ĉe UN de nova projekto de rezolucio pri la fino de tiu eksterteritoria politiko.... Legu pli
Havano, okt 31 La brazila kandidato por la Laborista Partio (PT), Luiz Inácio Lula da Silva, estis elektita prezidento en la dua raŭndo de elektoj en la sudamerika giganto, informas la retejo de la Supera Voĉdona Kortumo (TSE).... Legu pli
Bonaero, okt 31 (RHK) Reprezentantoj de Kubo kaj Argentino okazigas hodiaŭ en ĉi tiu ĉefurbo la Unuan Rondon de Konversacioj pri Migraj Temoj kun la celo garantii regulan, ordan kaj sekuran fluon de vojaĝantoj.... Legu pli
Havano, okt 27 (RHK) Kubo gastigos de ĉi tiu ĵaŭdo ĝis la venonta 29a de oktobro, la 22-a Internacia Renkontiĝo de Komunistaj kaj Laboristaj Partioj, kiu celas kunigi ideojn por alfronti la defiojn de la hodiaŭa mondo.... Legu pli
Havano, okt 27 (RHK) La 38-a Renkontiĝo de Ministroj pri Eksteraj Aferoj de la Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (CELAC) finiĝis ĉi-merkredon en Bonaero, Argentino, per Komuna Deklaro kondamnanta la usonan blokadon kontraŭ Kubo.... Legu pli
Havano, okt 27 (RHK) La Konsilio de Ministroj de Kubo kunveninta ĉi-merkredon en la Palaco de la Revolucio aprobis ĝeneralajn direktivojn por alfronti krimon, korupton, kontraŭleĝecojn kaj maldisciplinon en ĉiuj kampoj.... Legu pli
Havano, okt 26 (RHK) Kuba ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez partoprenos en la Renkontiĝo de Ministroj pri Eksteraj Aferoj de la Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (CELAC), okazonta hodiaŭ en Argentino... Legu pli
Bogoto, okt 25 (RHK) La Kolombia Senato aprobis Leĝon 181 aŭ Tutpaca Leĝo, kiu difinas la politikon de la Registaro de Gustavo Petro meti la fundamentojn por la kanaloj de intertraktado kaj juĝa submetiĝo por armitaj kaj neregulaj grupoj en la lando.... Legu pli