Moskvo, 28 mar (RHK) La rusa registaro indikis ke Usono devus eliri el tiuj landoj kie ili havas trupojn, anstataŭ sugesti al la aliaj forlasi iun lokon, aludante tiel al la minacoj de Trump pri militaj rilatoj inter Moksvo kaj Karakaso.... Legu pli
Havano, 28 mar (RHK) La ŝtata konsilantaro, kunsidinte la 25-an de marto, decidis kunvoki la efektiviĝon de eksterordinara sesio de la nacia asembleo de la popola povo (parlamento), la venontan 10-an de aprilo je la 9-a mateno, en la Kongresa Palaco, kun la celo proklami la novan Konstitucion de la Respubliko de Kubo, aprobita per konstitucia referendumo la pasintan 24-an de februaro.... Legu pli
Karakaso, 20 mar (RHK) La venezuela registaro akuzis la prezidentojn de Usono, Donald Trump, kaj de Brazilo, Jair Bolsonaro, fari “apologion de la milito”, depost la deklaroj faritaj de ambaŭ favore pliigi la premojn por forpuŝi la prezidantecon de Nicolás Maduro.... Legu pli
Havano, 19 mar (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, akceptis en Havano la senataninon kaj eksprezidentinon de argentino, Cristina Fernández. ... Legu pli
Havano, 18 mar (RHK) La ministerio pri eksteraj rilatoj pritraktas hodiaŭ en tiu ĉi urbo la prioritatojn kaj defiojn de la ekstera politiko de la insulo en kunsido kie oni atendas la ĉeeston de la prezidento Miguel Díaz-Canel.... Legu pli
Karakaso, 14 mar (RHK) Laŭ raporto de la informagentejo Prensa Latina, estis restarigita la servo de la metroo de tiu ĉi urbo, plus aliaj similaj transportiloj en aliaj urboj de Venezuelo. Ili estis interrompitaj dum tuta semajno kaŭze de la konstanta sabotado al al tutlanda elektroenergetika reto.... Legu pli
Havano, 14 mar (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel partoprenis la jaran kunsidon de la laborrezultoj de la banka kaj financa sistemo de la insulo, kiu analizis la agadon de 2018 kaj skizis la prioritatojn por la nuna jaro.... Legu pli
Havano, 13 mar (RHK) Kun la ĉeesto de la unua sekretario de la komunista partio, Raúl Castro, kaj la prezidento Miguel Díaz-Canel, finiĝis en tiu ĉi urbo laborkunsido dutaga kiu arigis la sekretariojn de la partio en provincoj kaj municipoj, kaj la prezidentojn de la municipaj kaj provincaj regorganoj. La ĉefa temo estis la ekonomio.... Legu pli
Havano, 11 mar (RHK) La kuba prezidento sciigis ke hodiaŭ kaj morgaŭ la 12-an li estos en laborkunsidoj kun la prezidantoj de la administraj konsilantaroj de ĉiuj kubaj municipoj por pritrakti la prioritatojn en la registara mastrumo.... Legu pli
Pekino, 8 mar (RHK) La ministro pri eksteraj rilatoj de Ĉinio, Wang Yi asertis ke la ekstera enmiksiĝo kaj punoj “nur pligravigos la situacion” en Venezuelo. ... Legu pli
Havano, 7 mar (RHK) La deka kongreso de la kuba federacio de virinoj (FMC) sesias en tiu ĉi urbo en la Kongresa Palaco. Post intensaj laborsesioj en kvar laborkomisionoj, ili debatas temojn de gravaj sociaj sekvoj. ... Legu pli
Havano, 5 mar (RHK) La insula ministerio pri eksteraj rilatoj rifuzas en plej energiaj terminoj la novan eskaladon en la konduto agresema de Usono kontraŭ Kubo.... Legu pli
Meksiko, 4 mar (RHK) La movado nacia regenerado (Morena) subtenis la meksikan prezidenton Andrés Manuel López Obrador, lian regadplanon kaj la instituton de politika formado de la partio, laŭ konfirmis ties prezidantino Yeidckol Polevnsky.... Legu pli
Havano, 4 mar (RHK) La insula parlamentestro, Esteban Lazo, asertis ke estas necese profiti la spertojn de la rekuperiĝa procezo post la tornado kiu damaĝis la ĉefurbon pasintjanuare por modifi la mekanismojn kiuj stimulas la civitanan partoprenon.... Legu pli
UN, 26 feb (RHK) La ĝenerala sekretario de UN, António Guterres, esprimis ke la militaj intervenoj en Latina Ameriko estas pasinta akvo, kiel klara sinteno al la enmiksiĝaj planoj de Usono kontraŭ Venezuelo.... Legu pli
Pliaj Vidaĵoj
- Díaz-Canel akceptis la kuban delegacion al la Olimpikoj de Parizo 2024
- Teatro Terry ankaŭ gastigos la Internacian Popoldancan Artan Festivalon 2024
- En la nevenkeblaj brakoj de Mijaín, la flago atingas hodiaŭ la Patrujon
- Oni elvokas la neforgeseblan Fidel Castro por Kubo kaj la Mondo
- Kunfestado de Internacia Junulara Tago kaj la 98-a naskiĝtago de Fidel