La sekretario de publika sekureco en Meksiko indikis ke 19 policistoj estis arestitaj post kiam oni eltrovis en kelo kelkajn materialojn elrabitajn, sen raporto pri tio.... Legu pli


La unua vicprezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, prezidas la delegitaron kuban kiu partoprenas la ceremonion de enposteniĝo de la prezidento nikaragva, Daniel Ortega hodiaŭ en Managvo.... Legu pli


Guantánamo, 4 jan (RHK) La rekuperiga procezo de la damaĝoj provokitaj de la uragano Matthew en la orienta provinco rilate la loĝejojn, la ekonomion kaj la ĝeneralan infrastrukturon, avancas sen paŭzo kaj orde.... Legu pli


Havano, 2 jan (RHK) La terorista organizo Islama Ŝtato (EI) atribuis al si la atakon faritan la unuan de januaro en nokta klubo de Istambulo, Turkio, laŭ raportis la informagentejo Amaq, ligita al tiu grupo ekstremista.... Legu pli


La doktoro Eusebio Leal Spengler, direktoro de la Oficejo de la Historiisto de Havano, ricevis la Premion Granda Teatro de Havano Alicia Alonso, dum speciala vespero de la Nacia Baleto de Kubo (BNC) omaĝe al la 58-a datreveno de la Revolucio.... Legu pli


Havano, 2 jan (RHK) Kun ĉeesto de la generalo de armeo kaj prezidento de la respubliko, Raúl Castro kaj la ceteraj membroj de la politika buroo de la komunista partio kaj la registaro, efektiviĝis en Havano, la milita ceremonio kaj marŝo de la popolo en batalo, en la Placo de la Revolucio José Martí.... Legu pli


Havano, 29 dec (RHK) La gejunuloj havas protagonisman rolon en la milita ceremonio kaj popola marŝado kunvokita por la 2-a de januaro en la Placo de la Revolucio José Martí, omaĝe al la historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro, al la 58-a datreveno de la revolucia venko kaj al la novaj generacioj de kubanoj.... Legu pli


Bogoto, 29 dec (RHK) La kolombia eks-kongresisto Piedad Córdoba esprimis ke per la aprobo de la Leĝo de Amnestio en la Kongreso de sia lando, “la starigo de la paco komencas realiĝi kaj ne estas renversigo”, skribis la, ankaŭ, advokato kaj defendanto de homaj rajtoj per sia twitter-konto.... Legu pli


Karakaso, 28 dec (RHK) Spite al la ekonomiaj agresoj, la puĉo-klopodoj kaj perfortigaj alvokoj de la opozicio, la venezuela registaro daŭre fidelas je sia konsilia politiko por atingi la pacon.... Legu pli


Havano, 28 dec (RHK) La kuba prezidento Raúl Castro, atentigis ke en la jaro 2017 persistos la financaj streĉoj kaj la ekonomiaj defioj, tamen prognozis ascendan vojon por la insula ekonomio.... Legu pli


Havano, 27 dec (RHK) La nacia asembleo de la popola povo de Kubo, okazigas hodiaŭ en la Kongresa Palaco, la okan periodon ordinaran de sesioj de sia oka leĝofaro, laŭ estis konvokite la pasintan 7-an de decembro de la prezidanto de tiu organo.... Legu pli


Washington, 26 dec (RHK) La elektita prezidento usona, Donald Trump, povus nuligi ĝis 70% de la dekretoj de la nuna prezidento Barack Obama, kiam li enposteniĝu, asertis Newt Gingrich, membro de la transira teamo de Trump kaj eksprezidanto de la Reprezentanto-Ĉambro.... Legu pli


Kubo ĵus komencis sian etapon de pli alta turisma alfluo kun esperigaj ciferoj kiuj antaŭvidigas superan fermon de la jaro 2016 kompare al la pasinta jaro. Ĝis oktobro, entute tri milionoj 193 mil 109 turistoj alvenis al Kubo, kio superiras je 12% por sama periodo de 2015.... Legu pli


Havano, 26 dec (RHK) Okaze de la festoj pro la 58-a datreveno de la venko de la Revolucio, la kuba laboristaro antaŭvidas plurajn aranĝojn en kiuj la figuro de la historia gvidanto Fidel Castro estos omaĝata.... Legu pli


Havano, 24 dec (RHK) Kun tri lud-simulantoj, wifi-konekto kaj haloj de altnivela teknologio ekipitaj kun 16 komputiloj en ĉiu el ili, malfermiĝis en tiu ĉi urbo la unua teknologia parko de Havano, en la loko konata kiel Hola Ola.... Legu pli


up