Havano, 7 dec (RHK) Abelardo Moreno, vicministro pri eksteraj rilatoj de la insulo, esprimis ke Kubo bonvenigas kun kontento la decidojn adoptitajn de la Konsilantaro pri Ekonomiaj kaj Financaj Aferoj de la Eŭropa Unio, okazinta en Bruselo, per kiuj la komunuma bloko finis la konsultiĝ-procezon kaj internajn decidojn koncerne al la Interkonsento de Politika Dialogo kaj Kunlaboro inter Kubo, unuflanke, kaj la Eŭropa Unio kaj ties membroŝtatoj, aliflanke.... Legu pli


Santiago de Cuba, 6 dec (RHK) La loĝantoj de Santiago de Cuba kaj pluraj personoj kiuj vizitas la urbon alvenadas al la tombejo Santa Ifigenia por omaĝi la historian gvidanton de la kuba revolucio Fidel Castro.... Legu pli


Havano, 5 dec (RHK) La ministro pri eksteraj rilatoj de Rusio, Serguéi Lavrov, anoncis ĉi-lunde ke la fajro-halto en la siria urbo Alepo ekkomencos depost kiam oni interkonsentu itineron kaj daton por la eliro de la batalantoj de la armita opozicio de la urbo.... Legu pli


Santiago de Cuba, 5 dec (RHK) Ekde tiu ĉi-dimanĉo malfermiĝis la pordego de la tombejo Santa Ifigenia, en Santiago de Kubo, kie ripozas la mortrestaĵoj de la historia gvidanto Fidel Castro. ... Legu pli


Caracas, 3 dec (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, denuncis ŝtatpuĉon de la financaj sektoroj naciaj kaj internaciaj pere de atako kontraŭ la monpapero de la lando kaj saboto cibernetika kontraŭ la interreta platformo.... Legu pli


Havano, 3 dec (RHK) Depost la korskua kaj neforgesebla trairo de la mortrestaĵoj de la ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz laŭ la itinero kiu rememorigis la trairadon de la Karavano de la Libereco en januaro 1959, ĉi-sabate je la 7-a vespere okazos amasa renkontiĝo en la Placo Antonio Maceo de Santiago de Kubo.... Legu pli


Santa Clara, 1 dec (RHC) Preskaŭ 57jaroj depost la triumfa eniro en Santa Clara la 6-an de januaro 1959, Fidel revenis al tiu ĉi tero samkiel tiam, nevenkita.... Legu pli


Francio, 30 nov (RHK) La omaĝo farita en Havano al la kuba gvidanto Fidel Castro havas hodiaŭ vastan eĥon en la internacia gazetaro, kiu elstarigas la amasan ĉeeston de la popolo en la Placo de la Revolucio.... Legu pli


Havano, 30 nov (RHK-PL) Dekoj da miloj de havananoj adiaŭis ĉi-merkrede la historian gvidanton de la kuba revoucio, Fidel Castro, kiu forpasis la 25-an de novembro je la 90-a aĝo.... Legu pli


Moskvo, 29 nov (RHK) Fidel Castro grave kontribuis al garantio morala en la internacia areno, io kio multe mankas nuntempe, deklaris la ministro pri eksteraj rilatoj rusa Serguei Lavrov, kiu omaĝis la kuban gvidanton en la rusa ĉefurbo.... Legu pli


Havano, 29 nov (RHK) La historia Placo de la Revolucio José Martí estos scenejo ĉi-vespere je la 7-a horo, de amasa aranĝo kulturpolitika, kie oni faros postmortan omaĝon al la gvidanto de la kuba Revolucio, Fidel Castro Ruz.... Legu pli


Havano, 28 nov (RHK) La kubanoj ekalvenis tre frue en la mateno ĝis la Memorialo José Martí ĉe la Placo de la Revolucio kie longe vicas por doni lastan omaĝon al Fidel Castro.... Legu pli


Tokio, 28 nov (RHK) La kuba ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj (Mincex), Rodrigo Malmierca, renkontiĝis en la japana ĉefurbo kun la ministro, Fumio Kishida, kaj partoprenis negoc-forumon kun la celo multobligi la ekonomiajn rilatojn inter ambaŭ landoj.... Legu pli


Havano, 27 nov (RHK-PL) La elstara kuba pianisto Frank Fernández esprimis ke la ĉiutaga verko estis kaj estos la plej bona omaĝo farebla al la historia gvidanto Fidel Castro.... Legu pli


Brasilia, 27 nov (RHK-PL) La brazila teologo de la liberigo Frei Betto, esprimis ke kun Fidel forpasas la lasta granda gvidanto de la XX-a jarcento; la lasta kiu transvivis al la sukceso de sia propra verko: la kuba revolucio.... Legu pli


up