Usona kongresisto en Kubo

Michael Doyle, demokrata kongresisto por Pensilvania, Usono, komentis en Kubo, ke li vizitas la insulon kaj aparte la urbon Matanzas, por esplori eblajn asociiĝojn akademiajn, ekonomiajn kaj sportajn.... Legu pli


Okaze de la 40-a datreveno de la sendependiĝo de Angolo, okazis en la universala halo de la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kubo, speciala ceremonio, kiun prezidis Raúl Castro, prezidanto de la ŝtata konsilantaro de la insulo.... Legu pli


La kuba ministro pri scienco, teknologio kaj medio, Elba Rosa Pérez, esprimis al la informagentejo Prensa Latina, ke dum ministeria kunsido por akceli la negocadojn rilate al la monda pintkunsido pri klimata ŝanĝo, Kubo insistos pri la adopto de deviga kaj travidebla interkonsento.... Legu pli


La kuba prezidento Raúl Castro alvenis al Meksiko por plenumi oficialan viziton, kiam la rilatoj inter ambaŭ landoj rekuperas sian historian plenecon.... Legu pli


Pli ol 100 usonaj akademianoj ĉeestos la 10-an kongreson de marsciencoj Marcuba 2015, kiu sesios en la Kongresa Palaco de Havano de la 16-a ĝis la 20-a de novembro.... Legu pli


Dum la unua tago de la 33-a internacia foiro de Havano, Fihav 2015, estis subskribita la unua interkonsento inter la kuba telefonkompanio Etecsa kaj la usona komunik-kompanio LP Sprint por faciligi al la klientoj de tiu ĉi kompanio alvoki kaj esti alvokataj, samkiel sendi kaj ricevi tekstajn mesaĝojn kaj datumtransmisiadon ekde Kubo per la moviltelefono. ... Legu pli


Entreprenistoj de pli ol 70 landoj partoprenas ekde hodiaŭ la XXXIII-an internacian foiron de Havano, FIHAV 2015, la plej grava komerca foiro de la insulo, ĉi-foje markita de la nova kaj alloga leĝo pri fremdaj investoj.... Legu pli


Kubaj kuracistoj en Paragvajo

La Misio Milagro de Kubo en Paragvajo efektivigis gravan donacon okaze de la finiĝo de la medicina kunlaboro en tiu lando, tial ke la aŭtoritatuloj paragvajaj decidis haltigi la komplementan interkonsenton starigitan en 2007.... Legu pli


Alejandro Mayorkas

La vicsekretario de la departemento pri interna sekureco de Usono, Alejandro Mayorkas estis akceptita en Havano de la ministro pri internaj aferoj, generalo de divizio, Carlos Fernández Gondín.... Legu pli


Matteo Renzi ĉeestas entreprenistan forumon en Havano

La prezidanto de la ministra konsilantaro de Italio, Matteo Renzi, ekigas sian laboragendon en Kubo, kie li plenumas oficialan viziton kaj ĉeestas entrepreneman forumon en la Hotelo Nacional.... Legu pli


Preskaŭ 300 delegitoj landaj kaj eksterlandaj partoprenas la kongreson de radio kaj televido sesianta en Havano, kie oni debatas pri dinamikaj kontraŭproponoj al la amaskomunikaj hegemonioj ekzistantaj en la nunaj tempoj.... Legu pli


Kun 191 voĉoj poraj, 2 kontraŭ kaj neniu sindeteno, la ĝenerala asembleo de UN aprobis sian rifuzon kontraŭ la sieĝo ekonomia, komerca kaj financa altrudata de Usono al Kubo.... Legu pli


La ĝenerala asembleo de UN voĉdonos ĉi-marde novan projekton de rezolucio pri la bezono ĉesigi la usonan sieĝon altrudatan al Kubo, en labortago kie atendeblas nova komdamno al tiu politiko kadre de UN.... Legu pli


Aŭtoritatuloj kaj entreprenistoj de Kubo kaj Sudafriko esploris negoceblecojn por fortigi la komercajn rilatojn, en la kunteksto de la oficiala vizito farita al Havano de la sudafrika vicprezidento, Cyril Ramaphosa, kun ampleksa delegitaro.... Legu pli


La ministro pri eksteraj rilatoj de Ekvadoro, Ricardo Patiño, sciigis en Quito, ke la venontan 27-an de oktobro en UN, lia lando ratifos sian rizufon kontraŭ la ekonomia, financa kaj komerca sieĝo altrudata de Usono al Kubo dum pli ol 5 jardekoj.... Legu pli


up