Hodiaŭ estos festata tutlande la internacia tago de la junularo kadre de la somera programo kunordigita de la junkomunista organizaĵo, en mondo kie mizero, perforto, ekskludoj kaj aliaj maljusticoj damaĝas la junularon.... Legu pli


La Papo Francisco memorigis la nuklean bombardadon kontraŭ la japanaj urboj Hiroshima kaj Nagasaki, okazaĵo kiu estas “konstanta alvoko” al la homaro por rifuzi la militojn kaj elimini tiajn armilojn.... Legu pli


La kuba prezidento Raúl Castro renkontiĝis en Havano kun Salvador Sánchez Cerén, prezidento de la frata respubliko de Salvadoro, kiu vizitas la insulon.... Legu pli


Speciala distingo al la komandanto Fidel Castro pro lia projekciado en Honduro favore al sano kaj edukado de tiu popolo estos transdonata de la nacia kongreso de tiu lando.... Legu pli


Leal: la kuba antiimperiismo.

Kelkajn tagojn antaŭ ol la usona flago flirtu en la ambasadejo en Havano, la historiisto de la urbo, la intelektulo Eusebio Leal, dum intervjuo kun la informagentejo EFE emfazis ke en Kubo neniam ekzistis “anti-usona sento, sed antiimperiisma sento”.... Legu pli


La kuba heroo Fernando González Llort, vicprezidanto de la instituto de amikeco al la popoloj (ICAP), partoprenis en Tokio la agadojn por omaĝi la 70-an datrevenon de la usona bombardado al la urboj Hiroshima kaj Nagazaki.... Legu pli


La ekonomika komisiono de UN por Latinameriko kaj Karibio (Cepal) informis ke Kubo malgajnis 117 mil milionojn da dolaroj kaŭze de la altrudata sieĝo ekonomia de Usono dum pli ol 50 jaroj.... Legu pli


La 11-a eldono de la internacia festo por la paco, kiu ĉiujare okazas en la regiono de Graal- Müritz (norda Germanio), levis sian voĉon favore al Kubo por renovigi la amikajn rilatojn ekzistantajn inter la du landoj.... Legu pli


Ĉefartikolo de la gazeto The New York Times aperigita ĉi-lunde elstarigas ke la reguloj adoptitaj kontraŭ Kubo flanke de la usonaj registaroj restas senmovaj en la tempo kaj estas horo ilin ŝanĝi.... Legu pli


En diskurso elparolita en la internacia universitato de Florida, Clinton alvokis al la Kongreso ĉesigi la ekonomian, financan kaj komercan sieĝon altrudatan al Kubo dum pli ol 50 jaro, tiel ke “neglekti pri tio estus veti por politiko kiu evidentigis sian fiaskon”.... Legu pli


Aŭtoritatuloj de Hispanio informis pri la transdono de memorando-projekto al la ministro kuba pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Rodrigo Malmierca, kiu traktas pri industrio, turismo, energio, telekomunikoj kaj komerco.... Legu pli


La vicprezidento kaj dua sekretario de la komunista partio, José Ramón Machado, insistis en la orienta provinco Las Tunas, ke la nutraĵ-produktado esencas por rekuperigi la agrobrutaran sektoron en la insulo.... Legu pli


Kun la prezento de la projekto La amikoj de l´amiko en la kultura domo de Alba Cultural en Havano, la unuiĝo de la komunista junularo memorigis la komandanton Hugo Chávez okaze de lia 61-a naskiĝdatreveno ĉi-28-an de julio.... Legu pli


La kuba prezidento Raúl Castro, alvokis la popolon de Santiago de Kubo subteni sian revolucian kaj ribeleman spiriton, kio ilin karakterizas, okaze de tiu ĉi nova datreveno de la historiaj sturmoj al kazernoj Moncada kaj Carlos Manuel de Céspedes la 26-an de julio 1953. ... Legu pli


Okaze de la 500-jara datreveno de la urbo Santiago de Cuba, la 25-an de julio, ĉi-vendrede efektiviĝos kultura vespero en la centra parko Céspedes, kiu estos elsendita de la nacia televido.... Legu pli


up