Quito, 19 apr (RHK) La rezulto de la rekalkulado de voĉdonoj en Ekvadoro finiĝis kun pli da voĉoj por la prezidento elektita Lenín Moreno, de Alianza PAIS, dum la malvenkinto, Guillermo Lasso, de CREO-SUMA, atingis malpli da voĉoj ol la pasintan 2-an de aprilo.... Legu pli
Madrido, 18 apr (RHK) La ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, finos hodiaŭ sian oficialan viziton dutagan en Hispanio, la unua tiaspeca vizito de kuba ministro en tiu eŭropa lando despot jardeko.... Legu pli
Parizo, 11 apr (RHK) La dekstrula kandidato al la elektoj en Francio, François Fillon, rifuzis respondi al la novaj rivelaĵoj de la gazetaro pri laboroj donitaj al sia edzino, pro kio li alfrontas juran akuzon.... Legu pli
Havano, 11 apr (RHK) La speciala raportistino de UN, Maria Grazia Giammarinaro, efektivgos ĉi-marde diversajn aranĝojn cele al konstato pri la sindevigo de Kubo en la plenumo de siaj devoj internaciaj fronte al la persono-trafiko.... Legu pli
Washington, 7 apr (RHK) Grupo de kongresistoj usonaj enkondukis la akton pri investoj-kondiĉoj aŭ Nica Act en unu el la kongresaj ĉambroj, sciigis la vicprezidantino de Nicaragvo, Rosario Murillo.... Legu pli
Romo, 7 apr (RHK) Okazis renkontiĝo en la sidejo de la instituto itala-latinamerika (IILA) kun la kuba ministro pri nutra industrio kaj fiŝkaptado, María del Carmen Concepción, kiu parolis pri la programo de evoluo je meza kaj longa tempolimo en la sektoro, kiu favoros la eksterlandan investon.... Legu pli
Asuncion, 4 apr (RHK) Reprezentantoj de la liberala partio aŭtenta radikala (PLRA) kaj la partio demokrata progresista (PDP) kunsidis kun la reprezentanto de la organizo de amerikaj ŝtatoj (OEA) en Paragvajo, Diego Bustamente, por peti la aplikon de la Ĉarto Demokratia Interamerika, fronte al la politika krizo de la lando kaj la perfortaj agoj okazintaj kontraŭ la amendo-projekto konstitucia.... Legu pli
Ĝenevo, 4 apr (RHK) Kubo insistis en UN pri la bezono ke tiuj posedantoj de nukleaj armiloj plu tenu sian kompromison cele al mondo libera je tiuj armiloj.... Legu pli
Havano, 29 mar (RHK) La kuba ministerio pri eksteraj rilatoj publikigis oficialan komunikon per kiu sciigas ke la organizo de amerikaj ŝtatoj (OEA) demonstris unu plian fojon sian malkapablon haltigi la abomenindan kaj histerian sintenon de sia ĝenerala sekretario, je la servo de la potenco-centroj kaj en evidenta perforto de la enhavo kaj spirito de la Ĉarto de tiu organizo.... Legu pli
La kuba sportisto Osleni Guerrero gajnis ĉi-dimanĉe por la sesa fojo la individuan titolon de la internacia matĉo de volan-teniso Giraldilla de Havano, kiam li venkis la italon Rosario Maddaloni, la unua de la evento, per poentaro de 2-0 kun duobla rekordo 21-15.... Legu pli
Braziljio, 27 mar (RHK) La sep pli grandaj sindikataj centraloj de Brazilo sin preparas por nova agotago de paraliziĝo kontraŭ la reformoj impulsitaj de la registaro de Michel Temer, kio povus iĝi striko ĝenerala.... Legu pli
Havano, 27 mar (RHK) Kubo estas preparita por sendi medicinistan laborbrigradon al Peruo kiu helpos kiel urĝa taĉmento al la damaĝitoj de la fortaj pluvoj kiuj okazis en diversaj regionoj de tiu lando dum la lastaj semajnoj.... Legu pli
Karakaso, 22 mar (RHK) La prezidento Nicolás Maduro alvokis la venezuelan popolon al granda mobilizo dimanĉe la 26-an de marto, por rifuzi la intervenisman planon de la usona ŝtata departemento.... Legu pli
Havano, 22 mar (RHK) La kongreso Cubagua 2017 sesianta en tiu ĉi urbo, pritraktos temojn kiel primedian edukon, la metodologiojn por taksi la hidran potencialon de la hidrografiaj fluejoj, specialajn spertojn en la mildigo de sekeco-efikoj, traktadon de reziduaĵoj kaj studojn pri vundebleco en marbordaj areoj.... Legu pli
Havano, 21 mar (RHK) La urba parko de Havano, en la areo ĉe la rivero Almendares, estos unu el la sidejoj de la kvara eldono de la muzikfestivalo Havana World Music okazonta de la 23-a ĝis la 26-a de marto, kies ĉefa bazo estas kulturo kaj efektivigos koncertojn kaj atelierojn pri muziko kaj dancoj.... Legu pli