Kiel estis anoncite en la fina deklaro de la pintkunsido de ALBA-TCP kontraŭ ebolo, okazinta en Havano, eksesiis en tiu ĉi urbo, la teknika kunsido de fakuloj kaj estraranoj por interŝanĝi spertojn kaj konojn, kaj interkonsenti strategiojn preventajn por alfronti la viruson de ebolo.... Legu pli


Jam por la 23-a fojo la plimulto de la landoj tra la tuta mondo rifuzis en la Ĝenerala Asembleo de UN, la usonan sieĝon ekonomian, komercan kaj financan altrudatan al Kubo kaj postulis haltigon de tiu krima regulo.... Legu pli


Dum la kunsido oni aprobis politikojn kaj regulojn rilatajn al la aktualigo de la kuba ekonomia modelo, informis la gazeto Granma, kaj sciigis ke inter la temoj debatitaj estis la dosiero de eblecoj por la eksterlanda investado; la maljuniĝo de la loĝantaro; la funkcioj kaj kompetentecoj de la entreprenaj unuoj; la pagoj kaj elpagoj pendantaj; la enskribiĝo de ŝtataj ejoj; kaj la ĝenerala plano pri urba ordigo de Santiago de Cuba.... Legu pli


La grupo G-77 plus Ĉinio, forumo kiu arigas 134 landojn sudajn, denove rifuzos en la Ĝenerala Asembleo de UN la usonan sieĝon altrudatan al Kubo, asertis la bolivia ambasadoro, Sacha Llorenti.... Legu pli


La venezuela prezidento Nicolás Maduro kondamnis la atencon faritan per eksplodiloj kontraŭ la sidejo de la ekzekutiva komisiono de la centra konsilantaro de la komunista junularo de Venezuelo (JCV), en Karakaso.... Legu pli


Reprezentantoj de Kubo kaj Pakistano esprimis sian decidon fortigi la kunlaboron en diversaj agadkampoj kongrue kun la amikeco, afableco kaj interkompreniĝo kiun karakterizas la reciprokaj rilatoj, asertis pakistanaj amaskomunikiloj.... Legu pli


La nikaragva prezidento Daniel Ortega elstarigis la kontribuon de la kariba insulo en la monda batalo kontraŭ la viruso de ebolo per sendado de medicinistaj brigadoj al Afriko.... Legu pli


Kvindeko da kuracistoj kaj flegistoj kubaj alvenis al la internacia flughaveno de Monrovio, ĉefurbo de Liberio, kun la celo kontribui al la batalo kontraŭ ebolo, epidemio kiu mortigis pli ol 4 500 personoj, ĉefe en okcidenta Afriko.... Legu pli


La venezuela prezidento Nicolás Maduro esprimis en Havano ke la Fina Deklaro de la eksterordinara pintkunsido sesiinta en Havano estos la agadplano por alfronti ebolon.... Legu pli


David Navarro, speciala sendito de la ĝenerala sekretario de UN por la temo ebolo, taksis eksterordinara la kontribuon de Kubo en la batalo kontraŭ tiu epidemio kiu damaĝas Okcidentan Afrikon.... Legu pli


Estis decidite ke la indiĝenaj popoloj de la nordoriento de Brazilo kaj la movado de laboristoj senhejmaj, subtenos la reelektiĝon de la brazila prezidentino Dilma Rousseff en la dua rondo de elektoj. ... Legu pli


Kubaj, regionaj kaj internaciaj organizoj kun sidejo en la insulo ratifis en Havano sian postulon favore al haltigo de la usona sieĝo ekonomia, financa kaj komerca altrudata al la kariba insulo.... Legu pli


La membro-landoj de la Bolivara Alianco por la popoloj de nia Ameriko-Traktato de Komerco de la popoloj (ALBA-TCP) okazigos en Havano eksterordinaran pintkunsidon por kunordigi la kunlaboron kontraŭ la epidemio de ebolo, informis la kuba ministerio pri eksteraj rilatoj.... Legu pli


La panama vicprezidantino Isabel de Saint Malo, ratifis dum gazetara konferenco la volon de la nova registaro de sia lando, prezidita de Juan Carlos Varela, voĉdoni favore al haltigo de la usona sieĝo kontraŭ la kariba insulo.... Legu pli


La bolivia intelektulo Hugo Moldiz deklaris al la ekvadora gazeto El Telégrafo, ke la registaro gvidata de Evo Morales en sia lando posedas nekontesteblan radikon evidentigitan en lia avantaĝo fronte al la balotado okazonta ĉi-dimanĉe.... Legu pli


up