La kuba vicprezidanto Ramiro Valdés, vizitis en la provinco Matanzas, kie informiĝis pri la evoluo de la laboroj kiuj fiksas subteran kablon je 110 kilovatoj en la banloko de Varadero, kio estas parto de investo konsiderata inter la ĉefaj entreprenitaj de la ministerio de energio kaj minoj de la insulo, dum samtempe progresas la konstruado de la elektraj substacioj de la historia centro kaj Punta Hicacos. ... Legu pli


La decido de Kubo konektiĝi kun la mondo, kaj ne nur por “trinki el tiu enorma kono-fonto, sed ankaŭ por prezenti per ĝi la plej bonan kuban kulturon, la edukadon, sanon kaj humanisman pensaron”, estis ratifita de Mayra Arevich, ekzekutiva prezidantino de la kuba telefonkompanio Etecsa dum la malferma ceremonio de Lacnic25, evento kiu arigas pli ol 500 profesiulojn kaj fakulojn en teknologioj de la informado kaj komunikado de Latinameriko kaj Karibio. ... Legu pli


Ekde hodiaŭ, kaj ĝis la 7-a de majo Havano gastigas la 37-an internacian foiron de turismo en momentoj kiam la alveno de turistoj eksterlandaj kreskas je historiaj ritmoj.... Legu pli


Ĉi-unuan de majo centmiloj da kubaj laboristoj marŝadas en la ĉefaj placoj de la insulo por festi la internacian tagon de la laboristoj kaj subteni la ĵusajn interkonsentojn de la komunista partio kadre de ties sepa kongreso.... Legu pli


Ĉi-semajne vizitis Kubon la ministro pri eksteraj rilatoj de Britio, Philip Hammond, kiu plenumis oficialan laborviziton en la insulo kaj estis akceptita de la kuba prezidento Raúl Castro.... Legu pli


La estro de la direkcio kontraŭdrogoj de la ministerio pri internaj aferoj, kolonelo Juan Carlos Poey, asertis ĉi-semajne ke Kubo neniam estos uzata kiel vojo transira de drogoj kaj des malpli por ke narkottrafikantoj ekagu en la insula teritorio.... Legu pli


La fonduso kuvajta por la araba ekonomia evoluo oficialigis ĉi-semajnofine, la akcepton de kredito al Kubo por 30 milionoj da dolaroj kiuj financos la konstruon de 34 etaj centraloj hidroelektrikaj.... Legu pli


Ekzistas ankaŭ pluraj legendoj pri Frances Leclerc kaj la trezoroj kaptitaj en hispanaj navigiloj elirintaj el siaj kolonioj en Ameriko. Loko nomata Punta Francés, en la sudokcidenta ekstremo de la kuba Insulo de Junularo, fascinas pro la beleco de siaj marfundoj.... Legu pli


Sektoroj de la dekstrularo kiuj reprezentas la oligarkion, en kunagado kun la reakcia gazetaro de Brazilo, subtenataj malferme de la transnaciaj amaskomunikiloj kaj la imperiismo, konkretigis en la Deputita Ĉambro de tiu lando, la unua paŝo al parlamenta puĉo kontraŭ la legitima registaro de la Partio de la Laboristoj (PT) kaj la prezidantino Dilma Rousseff, kio dum longaj monatoj estis preparata, esprimas deklaro de la kuba ministerio pri eksteraj rilatoj.... Legu pli


La delegitoj kaj invititoj al la VII-a kongreso de la komunista partio de Kubo (PCC) debatos ĉi-lunde en plenkunsido la laborrezultojn de la kvar komisionoj kiuj sesiis dum du tagoj.... Legu pli


La kongreso okazos de la 16-a ĝis la 19-a de aprilo en la Kongresa Palaco de Havano kaj oni prezentos en plenkunsido la centran raporton de la organizaĵo kaj poste eksesios en laborkomisionoj.... Legu pli


Sukcesa premiero de Acosta Dance.

La monda premiero de la kompanio de la kuba dancisto Carlos Acosta allogis la publikon per kuraĝa kaj alispeca programo kiu antaŭvidas sukcesan vojon por la danckompanio.... Legu pli


Laŭ informis REPORTUR.mx el artaj medioj, la portorika kantisto Marc Anthony, antaŭvidas sin prezenti en la kuba ĉefurbo la venontan someron.... Legu pli


Proksimume 200 kompanioj partoprenas ekde tiu ĉi mardo la Internacian Foiron pri Konstruado (FECONS) en Kubo, kiu por la unua fojo ricevas entreprenojn de Usono kaj Vjetnamio.... Legu pli


La esploro nomata Panama Papers pri financaj asociiĝoj en fiskaj paradizoj riveliĝis ĉi-pasintan dimanĉon kaj mencias plurdekojn da konataj figuroj de la politiko, sportoj kaj aliaj fakoj kio elstaras en la gazetaro tra la tuta mondo.... Legu pli


up