La ekskludo de Kubo de la listo de landoj, kiuj laŭ la usona registaro, aŭspicias terorismon, estas unu el la plej elstaraj novaĵoj en Usono dum la semajno.... Legu pli


La demokrata senatano de la ŝtato de Nova Meksiko, Tom Udall, asertis en Havano, ke kreskas la subteno de la du partioj en la usona Kongreso favore al la leĝaj projektoj kiuj forigos la limigojn pri vojaĝoj kaj la agrikultura komercado kun la insulo.... Legu pli


La salvadora prezidento, Salvador Sánchez Cerén, kiu plenumas oficialan viziton al Kubo, estos akceptita ĉi-merkrede de la kuba prezidento Raúl Castro.... Legu pli


La unua vicprezidento kuba, Miguel Díaz-Canel, taksis motiviga kaj stimuliga la viziton faritan al Salvadoro por partopreni la ceremonion por beatigo de Monsinjoro Óscar Arnulfo Romero.... Legu pli


Kubo-Usono: avancadas la dialogo.

La delegitaroj de Kubo kaj Usono okazigis labortagon de proksimume sep horoj por skizi la itineron kiu ebligos la restarigon de la diplomatiaj rilatoj kaj malfermon de ambasadejoj en la respektivaj ĉefurboj; ĉi-vendrede la traktato pri tiu temo daŭros en Washington.... Legu pli


Tomislav Nikolic, prezidento de Serbio, finis sian oficialan viziton en Kubo depost investi la historian gvidanton de la kuba revolucio, Fidel Castro, per la Ordeno de la Respubliko de Serbio, pro lia kontribuo al la evoluigo de la amikaj kaj kunlaboraj rilatoj inter la du landoj.... Legu pli


Kun la celo plifirmigi la reciprokajn ligojn, la prezidento de Serbio, Tomislav Nikolic, plenumas oficialan laborviziton en Kubo, kie oni lin distingis per la ordeno José Martí, la plej alta distingo de la insulo, kaj renkontiĝis kun la prezidento Raúl Castro en la Palaco de la Revolucio en Havano.... Legu pli


Cele al restarigo de la diplomatiaj rilatoj, reprezentantoj de la registaroj de Kubo kaj Usono renkontiĝos en Washington la 21-an de majo en la tria laborsesio inter la du landoj.... Legu pli


Okaze de la 120-a datreveno de la forpaso de la kuba apostolo José Martí, hodiaŭ okazos diversaj omaĝoj al la plej elstara kubano, kies vivo rekte influis kaj daŭre influas la vivon de la kuba popolo. ... Legu pli


La XI-a kongreso kamparana konstatigis la progresojn kaj la organizan plifortiĝon, laŭ asertis en la ferma sesio José Ramón Machado Ventura, vicprezidanto de la ŝtata konsilantaro, en la Kongresa Palaco de Havano.... Legu pli


José Ramón Cabañas Rodríguez, sekciestro de la kuba interesoficejo en Washington, vizitis la universitaton de Florida, kie li partoprenis konferencon pri leĝaj temoj, raportis lokaj amaskomunikiloj.... Legu pli


La prezidento de Serbio, Tomislav Nikolic, distingis per la Ordeno de la Respubliko de Serbio, al la historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro, pro ties grava kontribuo al la evoluigo de la rilatoj amikaj kaj kunlaboraj inter Serbio kaj la karibaj landoj.... Legu pli


En oficiala vizito dum pli ol 24 horoj al la plej granda el la Antiloj, Francois Hollande plenumis intensan labortagon kaj renkontiĝis kun la prezidento Raúl Castro kaj sekve kun Fidel Castro, historia gvidanto de la kuba revolucio.... Legu pli


En la sidejo de la ministerio pri eksteraj rilatoj efektiviĝis la unua laborkunsido inter reprezentantoj de la Sankta Sidejo, la katolika eklezio de Kubo kaj aŭtoritatuloj de la insulo, kiel parto de la preparlaboroj por la pastra vizito kiun la Papo Francisco faros al Kubo la venontan septembron, informis Cubaminrex en ties retejo.... Legu pli


En Vatikano Raúl dialogis kun la Papo

La kuba prezidento Raúl Castro revenis al Kubo depost plenumi viziton al Alĝerio, Rusio kaj Italio, kiu inkluzivis viziton al Vatikanurbo, kie li trovis grandan gastigemon al la kariba lando.... Legu pli


up