Havano, apr 13 (RHK) Manuel Marrero Cruz, membro de la Politika Buroo de la Komunista Partio de Kubo kaj Ĉefministro de la Respubliko, kunvenis ĉi-merkrede cele pliigi klopodojn por garantii pli lertan, travideblan kaj popolan juran ekzercon, en sia interveno en la jara bilanco de la Ministerio pri Justico (Minjus) efektivigita en ĉi tiu ĉefurbo.... Legu pli


Havano, apr 8 (RHK) Daŭras savlaboroj de la kvara laboristo, Lázaro Montero Pita, kaptita en la rubo post la akcidento okazinta ĉi-vendrede ĉe la Termoelektra Centralo Antonio Guiteras (CTE), en la okcidenta kuba provinco Matanzas.... Legu pli


Havano, apr 6 (RHK) La Ministro pri Eksteraj Aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez, ripetis hodiaŭ la kondamnon kontraŭ la blokadon trudita de Usono kun la celo subfosi la revolucian procezon sur la insulo.... Legu pli


Havano, apr 6 (RHK) La prezidento Miguel Díaz-Canel estris ĉi-merkredon la kuban delegacion, kiu partoprenis en la virtuala Pintkunveno kunvokita de la Registaro de Meksiko por trovi solvojn kaj kune alfronti la altajn prezojn de manĝaĵoj kaj inflaciajn premojn, kiuj nuntempe havas negativan efikon al la bonfarto de niaj landoj.... Legu pli


Havano, apr 5 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel partoprenos hodiaŭ  en la Pintkunveno kunvokita de Meksiko koncentrita pri altaj prezoj en Latin-Ameriko kaj Karibio... Legu pli


Bogoto, apr 4 (RHK) La Kolombia Instituto pri Disvolviĝo kaj Pacaj Studoj (Indepaz) denuncis la murdon de komunuma estro John Jairo Valencia Soto, en evento okazinta la 30-an de marto en la nordokcidenta departemento Antioquia.... Legu pli


Havano, apr 4 (RHK) La Ĉefministro de Kubo, Manuel Marrero Cruz partoprenas ĉi-mardon en la jara bilanco de la Ministerio pri Financo kaj Prezoj (MFP).... Legu pli


Havano, apr 4 (RHK) Prezidento Miguel Díaz-Canel bonvenigis ĉi-mardon la verdikton favoran al Kubo de la Supera Kortumo de Anglio kaj Kimrio, kiu konstatas, ke la vultura fonduso CFR I Limited ne estas kreditoro de la ŝtato de la kariba nacio.... Legu pli


Havano, apr 3 (RHK) La kuba ministro pri eksteraj aferoj, Bruno Rodríguez, badaŭris hodiaŭ per sia tvitera konto, la perdon de homaj vivoj kaj la detruon kaŭzitan de la ŝtorma sistemo, kiu batis Usonon.... Legu pli


Havano, apr 3 (RHK) La Kuba Halterlevo-Federacio klasifikis kiel sukcesan la partopreno en la lastatempa Tutamerika Ĉampionado okazinta en Bariloche, Argentino.... Legu pli


Havano, apr 3 (RHK) Post kvartaga interparolo kun ĉinaj aŭtoritatoj kaj kompanioj, Jorge Luis Perdomo Di-Lella, vicunua ĉefministro de Kubo, daŭrigas sian laborviziton en tiu azia nacio kun la celo plifortigi kunlaboron duflankan en strategiaj areoj de la ekonomio.... Legu pli


Havano, apr 1 (RHK) La ĝenerala sekretario de la Centra de Laboristoj de Kubo (CTC), Ulises Guilarte, kunvokis la agadtagon salute al la 1-a de majo, Internacia Laborista Tago.... Legu pli


Venezuelo deplojos pli ol 2 500 agentojn de la civitanaj sekurecaj taĉmentoj por garantii la disvolviĝon de la V-aj Alba-Ludoj, raportis la Ministerio pri Internaj Rilatoj, Justico kaj Paco.... Legu pli


Kun ora bato de la emerĝanta Pedro Almeida fine de la naŭa ludperiodo, la ĉampiono Alazanes de Granma lasis la dualokulon Matanzas sur la kampo (3-2), en la komenca ludserio de la 62-a Nacia Basbal-ĉampionado.... Legu pli


Vatikanurbo, apr 1 (RHK)Papo Francisko revenis al la Sankta Seĝo ĉi-sabaton post esti eligita el la Polikliniko Gemelli en Romo, kie li estis enhospitaligita ekde la pasinta merkredo pro bronkito.... Legu pli


up