La venkoj de Davido kontraŭ Goljato

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-07-12 13:22:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Escambray

En la lastatempa VIII Plena Sesio de la Kuba Komunista Partio (PCC), la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel deklaris: “io ŝajne simpla kiel 24 horoj en la vivo de ĉi tiu ĉirkaŭita, minacata, atakita nacio,  estas alia venko de la eta Davido kontraŭ  la giganto Goljato."

Tio devus esti, laŭ mi, la penso de ĉiu kubano, kiu laboras ĉiutage por antaŭeniri meze de scenaro markita de alta inflacio, provizo-kaj-energimalsufiĉoj, kiuj influas la ĉiutagan vivon de la loĝantaro.

Tamen oni devas konsideri, ke en la tre longa nesimetria milito kondukita kontraŭ Kubo, kiu inkluzivas teroristajn atakojn, kiuj estas organizitaj kaj financitaj kun totala malmodesteco kaj senpuneco de la norda najbaro, la celo estas krei timon, generi senesperecon kaj misfamigon de la aŭtoritatoj.

Ni ofte legas artikolojn – verkitajn de akademianoj kaj publikigitajn en eksterlandaj amaskomunikiloj – kiuj parolas pri la ekonomia krizo de Kubo. Sed oni ne devas esti fakulo aŭ legi supozeblajn analizojn ĉiuspecajn por kompreni la evidentan.

Kion ili celas, estas enkonduki en la menson de la ricevanto la kredon, ke ĉio estas perdita, serĉante kredindecon en tio, kio estas deklarita, kaptante certan animstaton en la meza civitano, kiu fakte ekzistas, donita de la nuna ekonomia scenaro.

Laŭ fakuloj, ĉi tiu tipo de argumentado kaj analizo prezentita de tiuj, kiuj celas pligrandigi la situacion, miksas terminojn de teknika naturo kun aliaj pli tipaj por la moroj kaj lingvo de ordinaraj homoj - kio estas konata kiel la "quidam-efiko" -, kaj tiel ili igas la ricevanton pli volonte akcepti tion, kion oni proponas.

Ĉi tio estas emocia manipulado, kiu serĉas, interalie, prepari kondiĉojn por utiligi konfirman torditaĵon, tendenco kiu kondukas nin pli  memori  informojn, kiuj konfirmas niajn proprajn kredojn aŭ hipotezojn. Tiamaniere ili celas kredigi al ni, ke ni havas komunajn vidpunktojn, kaj tial, ni povus akcepti la supozatajn solvojn, kiuj estas proponitaj al ni.

Tiel, la sendinto ŝajnas ne manipuli la informojn, sed nur provizi la "popularan voĉon" kun supozebla "scienca" karaktero.

Ekzemple, tio estas io, kion ni vidas en tekstoj aŭ en la retoj, kiuj senĉese pligrandigas la opinion aludante al kulpigo de la nuna ekonomia modelo de Kubo kaj de la registaro pri la krizo.

Sed preter nesufiĉoj aŭ misprezentoj en la aplikado de la modelo, realaĵoj estas ignorataj aŭ minimumigitaj;  Tia estas la kazo de la damaĝo kreita de la plifortiĝo de la blokado kaj la inkludo de Kubo en la falsa listo de landoj supozeble sponsorantaj terorismon.

Ofte, ĉi tiu kontraŭleĝa kaj krima politiko kontraŭ la lando, kiu celas timigi, malinstigi eblajn investantojn, saboti provizoĉenojn kaj krimigi legitimajn komercajn kaj financajn operaciojn, estas prezentita kiel vulgara preteksto por maski nesufiĉecojn.

Sed gravas ne forgesi, ke la kontraŭkuba celo senĉese kreas rakontojn por konduki la homojn al malespero;  temas pri  lernolibroteknikoj kiuj estas parto de longedaŭra kaj nesimetria milito kontraŭ nia Revolucio.

Tial tre validas  la vortoj de prezidento Díaz-Canel ĉe la fermo de la VIII Plena Sesio de la PCC, kiam li diris ke "io ŝajne simpla kiel 24 horoj en la vivo de ĉi tiu ĉirkaŭita, minacata, atakita nacio,  estas alia venko por la malgranda "Davido fronte al  la giganta Goljato."

 



Comentários


Deixe um comentário
Todos os campos são requeridos
Não será publicado
captcha challenge
up