Kuba Akademio de Sciencoj prezentos sian jaran premion

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-07-02 11:58:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: interreto

Havano, jul 2 (RHK) La Kuba Akademio de Sciencoj anoncis, ke ĉi-ĵaŭde ĝi prezentos siajn 84 premiojn por la rezultoj de scienca esplorado en 2023.

La Monaĥejo de San Francisco de Asís estos la scenejo de la rekona ceremonio por kubaj esploristoj, laŭ doktoro Nancy Pavón Fuentes, sekretario de la institucio.

Pri la stimuloj de fakaj sekcioj de akademianoj, tiuj en la sociaj sciencoj aprobis 8 pasintjare; tiuj de la teknikoj 7; natura kaj preciza 16; biomedicina 27; kaj sociaj kaj humanismaj sciencoj 26.

La Jaraj Premioj de la Kuba Akademio de Sciencoj estis establitaj en 1986 por antaŭenigi rekonon de elstaraj sciencistoj kaj grupoj, same kiel por disvastigi kaj stimuli la observadon de la principoj de profesia etiko de sciencistoj.


Fonto: Radio Reloj

 



Comentários


Deixe um comentário
Todos os campos são requeridos
Não será publicado
captcha challenge
up