Daŭras teoriaj kunsidoj de la 14-a Havana Bienalo

Editado por Maritza Gutiérrez González
2021-11-18 11:33:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Cubadebate

Pensi Ekster la Kadro: Malkoloniigo kiel Ago de Liberigo, invitas  la 14-an Havanan Bienalon dum sia ciklo de teoriaj kunsidoj, kiuj okazas en la Nacia Muzeo de Belartoj de Kubo.

El Argentino, la esploristino Claudia Valente faros prelegojn dediĉitajn al la centra temo kun emfazo de aktivismo por la naturo, dum ŝia samideano Walter Mignolo parolos pri "Estetiko, teknikoj kaj arto" kun la profesoro de la Fakultato de Beletroj de la Universitato de  Havano,  Ariel Camejo.

Siavice Valentina Montero, doktorino el la Universitato de Barcelono pri Altnivelaj Artaj Studoj, debatos la laboron de la kreintoj je la regiona nivelo, kaj la specialisto pri Latin-Amerikaj Studoj Christian Vargas defendos Mapuĉan indiĝenan arton kiel kampon de kontraŭkolonia spegulbildo en Ĉilio.

Nada Shabout, fondinta prezidanto de la Asocio pri Moderna Arto de la Araba Mondo, proponos gvidliniojn pri la detruo de heredaĵo kaj kultura dekonstruado en la nuna Irako, kaj poste la elstara hinda historiisto Vijaj Prashad detalos en sia reta interveno kiel socialisma esprimo nuntempa aludas al realo.

Por la gastiganta lando, la rektoro de la Supera Instituto de Arto, José Ernesto Nováez, kaj la literaturrecenzisto Víctor Fowler kompletigas la konferencan programon, kiu estas elsendita  rekte sur la virtualaj platformoj de la konkurso.

La 14-a Bienalo konservas sian pozicion kontraŭflua kaj pledas esti malkoloniiga spaco ne nur por artistoj, kritikistoj kaj kuratoroj el Azio, Afriko, Mezoriento, Latin-Ameriko kaj Karibio, sed ankaŭ por ĉiuj interesiĝantoj pri dialogo de kunvivado.


Fonto: Prensa Latina

 



Comentários


Deixe um comentário
Todos os campos são requeridos
Não será publicado
captcha challenge
up