Sesias en Aruŝo la 109-a UK de Esperanto

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-08-08 11:50:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Fonto: Kongresa Libro

La 109-a UK de Esperanto ekis en Tanzanio kun partopreno de ĉirkaŭ 900 kongresanoj ĉeeste en la unua tiaspeca kongreso en la afrika kontinento.

La alta protektanto de la kongreso, D-ro Hassan Abbasi, Konstanta Sekretario de la Ministerio pri Turismo bonvenigis la kongresanojn kaj esprimis ke “la fenomeno Esperanto instigas min reliefigi la rolon de via organizo, celantan al la kreado de pontoj inter multaj kulturoj kaj al pli harmonia komunikado inter popoloj. Kreita en 1887 de Ludoviko L. Zamenhof, Esperanto estas unu­iga kaj inkluziva lingvo. Ĝi travivis du mondmilitojn, aldone al persekutaj epizodoj celintaj Esperantistojn, kaj daŭre estas parolata pli ol 130 jarojn poste. Temas pri impresa rezistemo kaj pri nemalpravigebla pruvo, ke unuiĝo kaj amo inter popoloj estigas forton.”

Ankaŭ venis al la kongreso mesaĝo de Margaret Zaleski-Zamenhof, kiu ne partoprenas ĉeeste sed ankaŭ sendis mesaĝon kun bonderizoj al la kongreso kaj esprimis ke “dank’ al modernaj rimedoj, hodiaŭ eblas esti kune malgraŭ la grandegaj distancoj, malgraŭ diferencoj en horzonoj. Mirinde estas observi sciencfikciajn revojn realiĝi. Ni, homaranoj, kapablas atingi niajn revojn, eĉ kiam ili ŝajnas tute fantaziaj.”

La Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas "internacia manifestacio de la esperantistaro", organizata de UEA. Ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA kaj de aliaj Esperanto-organizaĵoj.

Temas pri la unua Universala Kongreso de Esperanto (UK) en  Afriko! En  Aruŝo, unu el la plej vizitataj urboj de Tanzanio de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto. Ĝi estas enirpunkto al multaj naciaj parkoj, ĝi havas kiel belan fonon la imponan monton Meru (4566 m). Aldone al la mirindaj ĉirkaŭaĵoj, Aruŝo ankaŭ havas multon por proponi per si mem.

 

Fonto: revuoesperanto.org

 



Comentários


Deixe um comentário
Todos os campos são requeridos
Não será publicado
captcha challenge
up