La vicprezidanto de la ministra konsilantaro de Kubo, Marino Murillo Jorge, klarigis al la estraro de la Internacia Banko de Investoj (BII) kaj aliaj financaj instancoj kunsidantaj en Havano, detalojn pri la aktualigo de la insula ekonomia modelo.
La kuba vicprezidanto ankaŭ komentis la avantaĝojn de la nova Leĝo pri Fremdaj Investoj aprobitaj en Kubo, kiu transiras la duan etapon de tuta procezo, pli kompleksan, aprobinte diversajn normojn antaŭe ne ekzistantaj, en lando kiu laboras por elimini la duoblan monunuon.
En la forumo pri la kuba ekonomio, la vicprezidanto klarigis ke ne temas sole pri elimino de duobla monunuo, sed atingi monan ordon, ŝanĝan kaj merkatan, kaj trovi la manieron bone mastrumi la nacian ekonomion kiu nuntempe estas tro administra, ĉar oni ne posedas tipon de ŝanĝo kiu ekvilibrigu la du ekzistantajn monunuojn.
Li aldonis ke pluraj ekonomiaj sektoroj estas malfermaj al fremda investo, sed la leĝo konfirmas ke la proprieto daŭre estos socia rilate la produktivajn rimedojn, ke Kubo restos socialisma lando kun la defio administri kaj modernigi sian agadon cele al prospera kaj daŭripova socialisma socio.
Matérias relacionadas
Comentários
Deixe um comentário
Todos os campos são requeridosMais vistas
- Cuba condena tentativa de atentado contra o presidente colombiano
- Presidente Díaz-Canel recebe delegação cubana que participou dos Jogos Olímpicos de Paris 2024
- Delegação cubana satisfeita com desempenho nos Jogos Olímpicos
- Cuba e Sri Lanka, 65 anos de amizade e solidariedade
- Protesto na Síria para pedir paz às crianças palestinas