La bolivia prezidanto Evo Morales renkontiĝas kun minlaboristoj, kooperativistoj, en la sidejo de la ŝtata vicprezidanto por pritrakti la projekton de Leĝo pri Minoj.
La ministro pri regado, Carlos Romero, klarigis ke la prezidanto reprogramis sian laboragendon por dialogi dum 5 horoj kun la kooperativistoj.
La kunsidon partoprenis reprezentantoj tutlandaj, departementaj kaj regionaj, prezicigis Romero dum gazetara konferenco en tiu lando.
Li klarigis ke dum la kunsido ili pritraktas temojn rilatajn al la artikoloj enskribitaj en la projekto de leĝo; la kooperativista sektoro postulas respekti la artikolon 151 de tiu iniciato, kiu ebligas al ili efektivigi asociiĝon kun privataj kaj eksterlandaj entreprenoj, agado kiu lezas la Konstitucion.
Romero informis ke la min-kooperativoj subskribis kontraktojn kun privataj kaj transnaciaj entreprenoj, kiu ebligas al tiuj ĉi lastaj la totalan ekspluatadon de la areoj destinitaj de la ŝtato.
En tiu speco de asociiĝo la kooperativoj nur pagas al la ŝtato 1% de siaj profitoj, dum la privataj entreprenoj forprenas 80% kaj la kooperativo restas kun 19%, klarigis Romero.
Morales petis efektivigi profundan revizoradon al la kontraktoj subskribitajn inter min-kooperativistoj kaj reprezentantoj de transnaciaj privataj entreprenoj.
La celo de la revizorado orientita al la nova ministro pri minoj kaj metalurgio, César Navarro, estas identigi la respondeculojn de tiu agado.
La ŝtatestro avertis ke tiuj, kiuj permesas tiaspecajn kontraktojn estos procesataj de la justico, ĉar temas pri kontraŭleĝa kaj kontraŭkonstitucia agado.
Matérias relacionadas
Comentários
Deixe um comentário
Todos os campos são requeridosMais vistas
- Cuba condena tentativa de atentado contra o presidente colombiano
- Presidente Díaz-Canel recebe delegação cubana que participou dos Jogos Olímpicos de Paris 2024
- Delegação cubana satisfeita com desempenho nos Jogos Olímpicos
- Candidatos para as eleições gerais do Equador
- Ataque israelense contra escola de Gaza deixa mais de 100 mortos e dezenas de feridos