Guterres alvokas alfronti malam-mesaĝojn estiĝintajn pro la kronviruso
Nov-Jorko, maj 8 (RHK) La ĝenerala sekretario de UN, António Guterres alvokis ĉi-vendrede alfronti la malam-esprimojn aperintajn pro la pandemio de Covid-19.
Li esprimis ke “al la Covid-19 ne gravas kiuj ni estas, kie ni loĝas aŭ je kio ni kredas. Tamen, la pandemio daŭre estigas tsunamon de malamo kaj ksenofobio, serĉado de kulpuloj kaj alarmismo, emfazis Guterres per video elsendita hodiaŭ.
Guterres bedaŭris la eskaladon de ksenofobaj sentoj en la retoj kaj stratoj, samkiel la abundo de teorioj de konspirado antisemita kaj atakoj kontraŭ islamanoj meze de la pandemio.
Guterres petis al la registaroj tutmonde ne ŝpari klopodojn por elradikigi la diskurson de malamo kaj denuncis ke kelkaj landoj respondecigis rifuĝintojn kiel fonto de la viruso, kaj rifuzis al ili la aliron al medicina kuracado, elstarigis la televida ĉeno Telesur.
Guterres avertis ke ĵurnalistoj, profesiuloj de sano, humanitaraj laboristoj kaj defendantoj de homaj rajtoj “estas atakataj pro la simpla okazaĵo plenumi sian laboron” meze de la pandemio.
Fronte al tiu ĉi situacio, Guterres instigis la politikajn gvidantojn, instituciojn edukajn, amaskomunikilojn, la socion civilan kaj religiajn estrojn bremsi tiun ĉi tendencon.
Matérias relacionadas
Comentários
Deixe um comentário
Todos os campos são requeridosMais vistas
- Ministro das Relações Exteriores de Cuba reitera apoio ao governo da Colômbia
- Ministro das Relações Exteriores afirma que Cuba e apoio internacional vencerão o bloqueio imposto pelos EUA
- Ministro das Relações Exteriores de Cuba apresentará na quinta-feira uma atualização do relatório nacional sobre os efeitos do bloqueio
- Manifestação em defesa da universidade pública na Argentina
- Cuba agradece pedido de ex-presidente nigeriano para ser retirada da lista de patrocinadores do terrorismo