Dua petrolŝipo irana jam estas en teritoriaj akvoj venezuelaj
Karakaso, maj 25 (RHK) La dua petrolŝipo de irana flago, ŝarĝita kun benzino jam estas teritoriaj akvoj de Venezuelo, gardita de la armitaj fortoj de la kariba lando.
La cisterno-ŝipo Forest eniris la ekskluzivan zonon ekonomian sen problemoj spite la minacojn de Usono. Nuntempe ĝi estas fiksita en la haveno de la rafinejo El Palito en la municipo Puerto Cabello en la marbordoj de la venezuela ŝtato de Carabobo.
La petrolŝipoj Forest kaj Fortune estas du el la kvin iranaj ŝipoj, kiuj portas al Venezuelo proksimume 1,53 milionojn da benzin-bareloj.
Laŭ iranaj amaskomunikiloj, la tria ŝipo nomata Faxon alvenos ĉi-merkrede al teritoriaj akvoj de Venezuelo.
Irano helpas Venezuelon transpasi la mankojn de brulaĵoj estiĝintaj pro la punoj truditaj de la usona administracio, prezidita de Donald Trump, kadre de liaj prem-kampanjoj kontraŭ la bolivara lando por faligi la legitiman ŝtatestron, Nicolás Maduro.
La usona registaro, zorgigita de la provizo de brulaĵoj de Irano al Venezuelo, minacis la islaman respublikon per bremso de ties pretrolŝipoj en la kariba maro.
Irano avertis ke ĝi respondos al ebla interveno usona per la forto. La persaj aŭtoritatuloj klarigis ke la komerco de Irano kaj Venezuelo estas rajto de du suverenaj landoj, kaj tial, neniu alia lando povas enmiksiĝi en tiu ĉi afero.
Maduro dankis la subtenon de Irano meze de la truditaj punoj de Usono, elstarigante la rajton de Teherano kaj Karakaso je “libera komerco en la maroj de la mondo, en la ĉieloj de la mondo.”
Matérias relacionadas
Comentários
Deixe um comentário
Todos os campos são requeridosMais vistas
- Cuba condena tentativa de atentado contra o presidente colombiano
- Presidente Díaz-Canel recebe delegação cubana que participou dos Jogos Olímpicos de Paris 2024
- Delegação cubana satisfeita com desempenho nos Jogos Olímpicos
- Candidatos para as eleições gerais do Equador
- Ataque israelense contra escola de Gaza deixa mais de 100 mortos e dezenas de feridos