La eksa prezidento de Brazilo, Luiz Inacio Lula da Silva asertis en tiu lando ke la nuna prezidentino Dilma Rousseff, gajnos la elektojn de la 5-a de oktobro, ĉar ŝi estas la plej bone preparita persono por konduki la landon.
Li aldonis ke “ŝi havas la plej bonajn proponojn por la dua mandato kaj kiel estas sciate, havas vastan sperton por regi la landon”.
La sociaj progresoj atingitaj en la preskaŭ 12 pasintaj jaroj estas la ĉefa armilo de la nuna prezidentino por atingi duan mandaton kaj daŭrigi la programojn entreprenitajn kaj la investojn faritajn en la kampoj de edukado, sano kaj kreado de novaj laborpostenoj.
Brazilo havas en la registaro de la Partio de la Laboristoj (PT) sukcesan politikon kiu taŭgas kiel modelon por la mondo, asertis Lula, kiu neglektis ke la temo pri la okazaĵoj de la nacia futbala teamo en la venontaj ludoj estigu ŝanĝojn en la venontaj elektoj.
Lula aldonis ke Brazilo havas inteligentan popolon kaj konsideras ke en kiu ajn fino de la monda pokalo la rezultoj ne influos la elektojn de la 5-a de oktobro.
Matérias relacionadas
Comentários
Deixe um comentário
Todos os campos são requeridosMais vistas
- Cuba condena tentativa de atentado contra o presidente colombiano
- Presidente Díaz-Canel recebe delegação cubana que participou dos Jogos Olímpicos de Paris 2024
- Delegação cubana satisfeita com desempenho nos Jogos Olímpicos
- Candidatos para as eleições gerais do Equador
- Ataque israelense contra escola de Gaza deixa mais de 100 mortos e dezenas de feridos