La brazila prezidantino Dilma Rousseff, kandidatino al reelektiĝo flanke de la partio de la laboristoj, defendis la avancojn ekonomiajn de la lastaj 12 jaroj kaj instigis la civitanaron redukti pesimismon kaj pli fidi je la lando.
Mi estis elektita por daŭrigi la avancojn de la registaro de Luis Inacio Lula da Silva, ŝi emfazis, kaj ni prepariĝas por periodo kreska, ni kreas kondiĉojn por salti kaj tio signifas iri antaŭen por forĝi nacion mezklasan, kun pli da ŝancoj por la popolo.
Parolante pri diversaj koruptiĝaj kazoj en sia administracio, ŝi elstarigis ke diference de aliaj registaroj, en tiu ĉi oni donis vastajn povojn al la ministerio publlika por denunci kaj esplori deliktojn de subaĉeto, maltaŭgan alproprigon de ŝtataj posedaĵoj kaj misuzon de fondusoj, interalie.
Ŝi precizigis ke la registaro de Lula da Silva kreis la ĝeneralan kontrolejon de la respubliko kaj oni subskribis la leĝon de aliro al informoj, ambaŭ estas gravaj iloj por intensigi la batalon kontraŭ subaĉeto kaj aliaj deliktaj agoj.
Ŝi ankaŭ elstarigis la sukcesojn atingitajn en la sfero de medicina servo, per la programo Pliaj kuracistoj, kiu havas pli ol 14 mil kuracistoj, el ili pli ol 11 mil kubaj profesiuloj, kiuj donas bazan atenton al pli ol 50 milionoj da brazilanoj.
Dilma Rousseff: por pli da fido je sia lando.
![](https://www.radiohc.cu/articles/8703-brasil-rousseff.jpg)
Matérias relacionadas
Comentários
Deixe um comentário
Todos os campos são requeridosMais vistas
- Cuba condena tentativa de atentado contra o presidente colombiano
- Presidente Díaz-Canel recebe delegação cubana que participou dos Jogos Olímpicos de Paris 2024
- Delegação cubana satisfeita com desempenho nos Jogos Olímpicos
- Candidatos para as eleições gerais do Equador
- Ataque israelense contra escola de Gaza deixa mais de 100 mortos e dezenas de feridos