La intertraktantoj de la kolombia registaro kaj de la FARC-EP diskonigis la malnetojn kompletajn de la tri interkonsentoj partaj atingitaj en la procezo de paco, proksimume 65 paĝojn, kun la celo pliigi la “travideblon” kaj haltigi la “malbonintencan” elcerbumaĵojn pri la dialogoj.
En komuna komuniko diskonigita en Havano, la intertraktantoj asertis ke ekde la komenco de la dialogo, de antaŭ 22 monatoj en Kubo, ili informis laŭ la “plej fidinda maniero” la avancojn de la dialogo, sed “persistas ĉiaspecaj elcerbaĵoj pri la interkonsentoj”.
“Pro tio, kaj kiel maniero esprimi travideblon, ni decidis publikigi la tekstojn de la komunaj malnetoj”, ili indikis kaj emfazis ke ties ekfunkciigo “reprezentus enorman avancon” en la bonfarto, garantio pri rajtoj kaj politika partopreno kaj demokratia malfermo por la paco.
La estro de la intertraktantoj flanke de la registaro, Humberto de la Calle, alparolis antaŭ la amaskomunikiloj en Havano por klarigi tian decidon, en kiu li defendis la konfidencecon kiel “necesa por povi diskuti malferme kaj avanci” en la procezo, kaj memorigis ĉion faritan de ambaŭ partneroj por informi pri siaj kunsidoj.
Temas pri interkonsentoj rilate al la tero, politika partopreno kaj kontraŭleĝaj drogoj, la tri temoj pri kiuj estis jam interkonsentoj partaj ekde la komenco de la dialogo en novembro 2012 por ĉesigi pli ol 50-jaran armitan konflikton en Kolombio.
La kvara debato-punkto rilatas al tiu de la viktimoj, diskutata ekde aŭgusto kaj kies progreso ankoraŭ ne estas informita.
De la Calle insistis pri tio ke nun la kolombianoj povos havi propran opinion sciante la interkonsentojn kaj komparante ilin kun la informoj ricevitaj de ambaŭ partneroj dum la lastaj monatoj.
Porpacaj dialogoj: partaj interkonsentoj diskonigitaj en Havano.
![](https://www.radiohc.cu/articles/1970-farc-colombia-gobierno.jpg)
Matérias relacionadas
Comentários
Deixe um comentário
Todos os campos são requeridosMais vistas
- Cuba condena tentativa de atentado contra o presidente colombiano
- Presidente Díaz-Canel recebe delegação cubana que participou dos Jogos Olímpicos de Paris 2024
- Delegação cubana satisfeita com desempenho nos Jogos Olímpicos
- Candidatos para as eleições gerais do Equador
- Ataque israelense contra escola de Gaza deixa mais de 100 mortos e dezenas de feridos