Rusio indikas rektan implikiĝon de Usono en ukrainaj atakoj

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-07-08 08:37:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, jul 8 (RHK) Ukrainaj atakoj per longdistancaj misiloj kontraŭ rusaj teritorioj ne eblus sen rekta partopreno de Usono, diris hodiaŭ rusa eksterafera ministro Sergej Lavrov.

La kanceliero, kiu lunde proponis intervjuon al la televidkanalo Rossiya 1, rememoris, ke sen la rekta partopreno de la usona armeo en la gvidado de armiloj aŭ la kolekto de datumoj de satelitoj, la misiloj ne flugus ien.

La 29-an de junio la Ukraina Armeo faris atakon kontraŭ la urbo Sebastopolo, en la sudokcidento de la Krimea duoninsulo.

Tiutage kvin usonaj Atacms-misiloj kun grapolpafaĵoj estis lanĉitaj, kvar el kiuj estis kaptitaj kaj la kvina eksplodis enaere sur strando mortigante kvar homojn, inkluzive de dujara bebo kaj naŭjara knabino, dum  153 banistoj estis vunditaj, 27 el ili neplenaĝuloj.


Fonto: PL

 



Comentários


Deixe um comentário
Todos os campos são requeridos
Não será publicado
captcha challenge
up