UN-agentejo kondamnis malvolan delokiĝon de palestinoj en Gazao

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-07-29 13:10:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Israela armeo perforte delokigis proksimume 200,000 palestinanojn

Ramallah,  jul 29 (RHK) La israela armeo perforte delokigis proksimume 200 000 palestinanojn  pasintsemajne en la Gaza-strio, la Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj por la Kunordigo de Humanitaraj Aferoj (OCHA) kritikis hodiaŭ.

La cifero reprezentas 9% de la tuta loĝantaro de la marborda enklavo, emfazis la agentejo de UN en la socia reto X.

Ripetantaj delokiĝoj senigas civilulojn je digna supervivo, denuncis OCHA, kiu postulis tujan finon de la milito.

En la mezo de sia militkampanjo, la Israelaj Armitaj Fortoj pasintsemajne ordonis la evakuadon de granda parto de la urboj Khan Yunis kaj Deir al-Balad.

La oficiala novaĵagentejo Wafa raportis lastan sabaton, ke la militistaro malplenigis la kvartalojn de Al-Manara, Al-Salam, Al-Hashash, Musabah, Qizan Al-Najjar, Qizan Abu Rashwan kaj Jort Al-Lot, en Khan Yunis, kun la argumento de kontraŭbatalado de la kvazaŭa ĉeesto de la Islama Rezista Movado.

Ĉi-dimanĉe ili etendis la decidon al grandaj sektoroj de la rifuĝejoj situantaj en centra Gazao.

Laŭ la Agentejo pri Helpo kaj Laboro de Unuiĝintaj Nacioj por Palestinaj Rifuĝintoj en Mezoriento, ekde la komenco de la konflikto en oktobro de la pasinta jaro, la Armeo perforte delokigis 90% de la 2,3 milionoj da Gazaanoj.


Fonto: PL

 



Comentários


Deixe um comentário
Todos os campos são requeridos
Não será publicado
captcha challenge
up