La kuba ĉefurbo preskaŭ pretas por akcepti la ŝtatestrojn kaj regnestrojn de la 33 landoj kiuj formas la komunumon de ŝtatoj latinamerikaj kaj karibiaj (CELAC) kies II-a pintkunsido sesios en tiu ĉi urbo la 28-an kaj 29-an de januaro.
En la foirejo Pabexpo, kunsidos unue la fakuloj, poste la ministroj pri eksteraj rilatoj kaj laste la ŝtatestroj, kiuj devos aprobi gravajn rezoluciojn kaj la agadplanon de la regiona organizaĵo por la nuna jaro.
La 24-an de januaro malfermiĝos la gazetara centro de la pintkunsido kiu ricevos centojn da ĵurnalistoj el la tuta kontinento.
La devizo de la pintkunsido estas batali kontraŭ la malsato, malriĉeco kaj malegaleco en Latinameriko kaj Karibio; nuntempe Kubo havas la provizoran prezidantecon de tiu mekanismo integriga kiu pli kaj pli rekonatas kiel la plej grava organizaĵo regiona.
Laŭ la programo, la ŝtatestroj inaŭguros la pintkunsidon la 28-an de januaro kaj poste kunsidos fermite antaŭ la unua plensesio de la evento. Tiutage, la vizitantoj estos akceptitaj en la prezidenta palaco de Havano, en la Placo de la Revolucio flanke de la kuba prezidento Raúl Castro.
Matérias relacionadas
Comentários
Deixe um comentário
Todos os campos são requeridosMais vistas
- Cuba condena tentativa de atentado contra o presidente colombiano
- Presidente Díaz-Canel recebe delegação cubana que participou dos Jogos Olímpicos de Paris 2024
- Delegação cubana satisfeita com desempenho nos Jogos Olímpicos
- Candidatos para as eleições gerais do Equador
- Ataque israelense contra escola de Gaza deixa mais de 100 mortos e dezenas de feridos