La kuba prezidento Raúl Castro akceptis en Havano la ĝeneralan sekretarion de UN, eminentulo Ban Ki-moon kiu vizitas la landon por partopreni la II-an pintkunsidon de la komunumo de latinamerikaj kaj karibiaj ŝtatoj (CELAC) kiu sesias en la insulo.
Dum la renkontiĝo ambaŭ partneroj dialogis pri diversaj temoj de la internacia areno. La ĝenerala sekretario de UN laŭdis la agadon de Kubo kiel provizora prezidanto de la integriga mekanismo, konsiderata ege grava rezulto de la klopodoj por pli unuecigi la latinamerikan kaj karibian regionon.
La kuba prezidento, dankis la ĉeeston de la ĝenerala sekretario de UN en Kubo kaj komfirmis la kompromison de la kariba lando kun la multflankismo, la ĉarto de UN kaj la internacia juro.
Ban Ki-moon ankaŭ renkontiĝis kun la insula parlamentestro Esteban Lazo kaj interŝanĝis pri diversaj temoj de la insula realaĵo, speciale pri la rolo de la nacia asembleo en la starigo de la gvidlinioj de la insula sociekonomia politiko.
Dum tiuj altrangaj renkontiĝoj, Ban Ki-moon elstarigis la gravecon de la pintkunsido de la CELAC en momentoj kiam la lando celebras la 161 naskiĝdatrevenon de la nacia heroo José Martí, kaj pozivite parolis pri la plenumo de la Jarmilaj Celoj flanke de Kubo, samkiel la kunlaboro de la kariba lando kun la sistemo de UN.
Matérias relacionadas
Comentários
Deixe um comentário
Todos os campos são requeridosMais vistas
- Cuba condena tentativa de atentado contra o presidente colombiano
- Presidente Díaz-Canel recebe delegação cubana que participou dos Jogos Olímpicos de Paris 2024
- Delegação cubana satisfeita com desempenho nos Jogos Olímpicos
- Candidatos para as eleições gerais do Equador
- Ataque israelense contra escola de Gaza deixa mais de 100 mortos e dezenas de feridos