La kuba parlamentestro Esteban Lazo Hernández, gratulis la enloĝantojn de la iama vilaĝo de Sankta Maria de Porto Princo, nuna Camagüey, kiu festis sian 500-an naskiĝon per giganta kultura vespero en la Placo de la Revolucio Ignacio Agramonte.
La parlamentestro, ankaŭ membro de la politika buroo de la komunista partio, laŭdis la kulturan spektaklon prezentitan de artistoj kaj grupoj de tiu centra provinco, kiuj revuis gravajn momentojn de la landa kaj loka historio fronte al miloj da spektantoj.
Oni ankaŭ omaĝis elstarajn poetojn de la urbo Camagüey, kiel la nacia poeto Nicolás Guillén, la poetino Gertrudis Gómez de Avellaneda kaj aliaj, kaj same omaĝis elstarajn filojn kiel la unuaj martiroj de la sendependigaj bataloj kontraŭ la hispana koloniismo kiel Ignacio Agramonte kaj Joaquín Agüero.
La aranĝon ankaŭ partoprenis Salvador Valdés, vicprezidanto de la ŝtata konsilantaro, Jorge Luis Tapia, unua sekretario de la komunista partio en la urbo, Miguel Barnet, prezidanto de la unuiĝo de artistoj kaj verkistoj, la doktoro Eusebio Leal, kunordiganto de la reto de oficejoj de la historiisto kaj konservisto de patrobienaj urboj, inter aliaj personecoj.
Matérias relacionadas
Comentários
Deixe um comentário
Todos os campos são requeridosMais vistas
- Cuba condena tentativa de atentado contra o presidente colombiano
- Presidente Díaz-Canel recebe delegação cubana que participou dos Jogos Olímpicos de Paris 2024
- Delegação cubana satisfeita com desempenho nos Jogos Olímpicos
- Candidatos para as eleições gerais do Equador
- Ataque israelense contra escola de Gaza deixa mais de 100 mortos e dezenas de feridos