La eks-prezidento de Brazilo Lula da Silva vizitas unu plian fojon la kariba lando kie li estis akceptita de la kuba prezidento Raúl Castro.
Lula restos en la insulo por renkontiĝi kun diversaj gvidantoj kaj priparolos temojn kiel energio kaj agrikulturo, interalie.
Akompanate de la kuba prezidento Raúl Castro, Lula ankaŭ vizitis la novan havenon de Mariel, en la okcidenta parto de la kuba ĉefurbo, kie staras projekto konstruata kune kun la brazila kunlaboro, nome la speciala evoluzono.
La pasintan 27-an de januaro, la brazila prezidentino Dilma Rousseff kaj Raúl Castro inaŭguris la unuan etapon de la haveno de Mariel, kie situas granda terminalo kun enorma zono de ekonomia evoluo.
La investo, situanta je 45 km de Havano, transformiĝos en la ĉefan enirejon kaj elirejon de la ekstera komerco de Kubo, kaj ĝin financis la nacia banko de ekonomia kaj socia evoluo, institucio de la brazila registaro.
Lula ankaŭ vojaĝis al la centra provinco Ciego de Ávila kun la celo plifortigi la agrikulturan kunlaboron kun la insulo.
Rodrigo Malmierca, ministro pri ekstera komerco kaj fremda investado de la insulo, komentis dum reciproka renkontiĝo, la agadojn de Lula por stimuli la fremdajn investojn en la potencialoj de la kariba insulo.
Matérias relacionadas
Comentários
Deixe um comentário
Todos os campos são requeridosMais vistas
- Ministro das Relações Exteriores de Cuba reitera apoio ao governo da Colômbia
- Ministro das Relações Exteriores afirma que Cuba e apoio internacional vencerão o bloqueio imposto pelos EUA
- Ministro das Relações Exteriores de Cuba apresentará na quinta-feira uma atualização do relatório nacional sobre os efeitos do bloqueio
- Manifestação em defesa da universidade pública na Argentina
- Cuba agradece pedido de ex-presidente nigeriano para ser retirada da lista de patrocinadores do terrorismo