Unu el la kvin kubaj herooj maljuste enkarcerigitaj en Usono, alvenis al Kubo ĉi-semajne kie li estis akceptita de la kuba prezidento Raúl Castro.
La elstara batalanto kontraŭterorista ricevis brakumon de la kuba gvidanto tuj post eliri el la aviadilo en la internacia flughaveno José Martí de Havano, kie lin atendis la patrino Magaly Llort, la edzino Rosa Aurora Freijanez kaj aliaj familianoj.
Dum la bonveniga ceremonio ankaŭ ĉeestis René González, alia el la kvin kubanoj kaj ties familianoj, ankaŭ familianoj de liaj fratbatalantoj, Gerardo Hernández, Ramón Labañino kaj Antonio Guerrero, kiuj ankoraŭ restas en la maljusta prizono.
Dum momento kun la kuba gazetaro Fernando dankis al ĉiuj kiuj batalis kaj daŭre batalas por ilia kaŭzo, dankis al la kuba popolo kaj ties aŭtoritatuloj, al ĉiuj solidaremuloj tra la mondo kaj esprimis ke li nun aniĝos al tiuj kiuj plu agas favore al liberigo de siaj fratoj de batalo.
Oni anoncis ke ĉi sabate vespere, la studentaj organizoj, la junkomunista organizo kaj la havana popolo invitas ĉiujn renkontiĝi ĉe la historia ŝtuparego de la havana universitato kie okazos koncerto omaĝe al la kuba kvinopo.
Matérias relacionadas
Comentários
Deixe um comentário
Todos os campos são requeridosMais vistas
- Cuba condena tentativa de atentado contra o presidente colombiano
- Presidente Díaz-Canel recebe delegação cubana que participou dos Jogos Olímpicos de Paris 2024
- Delegação cubana satisfeita com desempenho nos Jogos Olímpicos
- Candidatos para as eleições gerais do Equador
- Ataque israelense contra escola de Gaza deixa mais de 100 mortos e dezenas de feridos