Kubo proklamos sian novan konstitucion la 10-an de aprilo
Havano, 28 mar (RHK) La ŝtata konsilantaro, kunsidinte la 25-an de marto, decidis kunvoki la efektiviĝon de eksterordinara sesio de la nacia asembleo de la popola povo (parlamento), la venontan 10-an de aprilo je la 9-a mateno, en la Kongresa Palaco, kun la celo proklami la novan Konstitucion de la Respubliko de Kubo, aprobita per konstitucia referendumo la pasintan 24-an de februaro.
Same, la ŝtata konsilantaro aprobis du dekretojn-leĝojn, tiun de la Sistemo Nacia de Sciencaj Gradoj, rilata al doktoriĝa formado en la insulo kaj al la funkciado de la nacia komisiono de sciencaj gradoj; kaj alia pri Kreanto Aŭdvida kaj Kinoarta, kiu starigas la figurojn de la Kreanto kaj la Kolektivoj de Aŭdvida kaj Kinoarta Kreado, kun la celo, interalie, garantii la kvaliton de siaj produktaĵoj kaj la evoluigon de tiu agado.
Ambaŭ dekretoj kune kun komplementaj normoj, estos publikigitaj en la Oficiala Gazeto de la Kuba Respubliko.
La ŝtata konsilantaro ankaŭ efektivigis antaŭanalizon pri la rezultoj de la konstitucia referendumo surbaze de informoj donitaj de la nacia elektokomisiono.
Laste, la ŝtata konsilantaro interkonsentis kunvoki alian eksterordinaran sesion de la nacia asembleo (parlamento) por la 13-a de aprilo en la sama loko kaj horo, por pritaksi la evoluon de la nacia plano de evoluo sociekonomia ĝis la jaro 2030 kaj scii pri la stato de la starigprocezo de la gvidlinioj aprobitaj en la sepa kongreso de la partio. La 11-an kaj 12-an de aprilo sesios la konstantaj komisionoj de nia Parlamento.
Matérias relacionadas
Comentários
Deixe um comentário
Todos os campos são requeridosMais vistas
- Cuba condena tentativa de atentado contra o presidente colombiano
- Presidente Díaz-Canel recebe delegação cubana que participou dos Jogos Olímpicos de Paris 2024
- Delegação cubana satisfeita com desempenho nos Jogos Olímpicos
- Candidatos para as eleições gerais do Equador
- Ataque israelense contra escola de Gaza deixa mais de 100 mortos e dezenas de feridos