Estis informite ke dum la semajnofino la ministra konsilantaro de Kubo kunsidis por pritrakti temojn kiel la mon-unuecigo kaj perfektigo de la salajroj, pensioj kaj aliaj enspezoj ligitaj al la aktualigo de la kuba ekonomia modelo.
La kunsidon prezidis Raúl Castro kiu emfazis la kompleksecon de tiu ĉi temo kaj la bezonon ĝin entrepreni popaŝe kaj konstante. “Oni devas daŭre studi la tutan procezon”, li asertis.
Aliflanke, Leonardo Andollo, dua estro de la konstanta komisiono por starigi kaj evoluigi tiun ĉi procezon, prezentis la bazajn konceptojn kiuj devos regi la rilatojn inter la ministra konsilantaro kaj la organismoj de la centra ŝtata administracio, rilate al la superaj organizoj de la entreprenaj estraroj (OSDE) kongrue kun la bezono apartigi la ŝtatajn funkciojn de la entreprenaj.
Alia temo de la kunsido rilatis al propono de politiko por ellabori la Leĝon de funkcioj kaj servoj policaj laŭ la gvidlinio 140 aprobita de la ŝtato kaj la partio, celanta garantii la civitanan trankvilecon; la prezentita dokumento starigas la bazajn konceptojn de la polica agado, kie estas vitalaj la respekto al la konstitucio kaj la leĝoj, la profesieca traktado, etika kaj homa, la agado kun klara sin identigo, rapideco kaj racieco en la laboro.
Matérias relacionadas
Comentários
Deixe um comentário
Todos os campos são requeridosMais vistas
- Ministro das Relações Exteriores de Cuba reitera apoio ao governo da Colômbia
- Ministro das Relações Exteriores afirma que Cuba e apoio internacional vencerão o bloqueio imposto pelos EUA
- Ministro das Relações Exteriores de Cuba apresentará na quinta-feira uma atualização do relatório nacional sobre os efeitos do bloqueio
- Manifestação em defesa da universidade pública na Argentina
- Cuba agradece pedido de ex-presidente nigeriano para ser retirada da lista de patrocinadores do terrorismo