Kiel estis informite en la insulo, dum eksterordinara sesio de la nacia parlamento la pasintan 29-an de marto, estis aprobita la Leĝo 118 pri fremdaj investoj, kiu kreas la kondiĉojn kaj subtenas la decidon koncepti ĝin kiel evolufonton en difinitaj sektoroj kaj ekonomiaj agadoj de intereso por la insulo.
Kongrue kun la novaj projekcioj de ekonomia kaj socia evoluo je mallonga, meza kaj longa tempo, la nova leĝo kaj ties komplementaj regularoj stabligas plurajn faciligajn agojn por favori atenton de la fremdaj kapitaloj.
Prioritataj celoj estas diversigi kaj ampleksigi la merkatojn de eksportaĵoj, aliron al teknologioj avangardaj kaj anstataŭon de importaĵoj, aparte se temas pri nutraĵoj.
Samtempe, ĝi celas atingi eksteran financadon, krei novajn laborfontojn, kapti labormetodojn kaj evoluigi produktivajn ĉenerojn, krom transformi la energetikan kernon de la lando profitante novajn energifontojn renovigeblajn.
Kubo serioze impulsas fremdan investadon en la nacia teritorio surbaze de respekto al la leĝo, la suvereneco kaj sendependeco de la lando kaj la reciproka profito por kontribui al la ekonomia evoluo de socio socialista, prospera kaj daŭripova.
Matérias relacionadas
Comentários
-
Francisco
18/04/2014 11:57 amKoran saluton el Santo Domingo. Mi ege gratulas vin pro la disvastigado de Esperanto en Ameriko. Ecx kiam foje mi fartas kiel Robinsono Kruso, sola je insulo, via verko kuragxigas min. Gxi donas al mi novan energion por dauxrigi la batalon kaj min rememoras, ke mi ne estas tute sola.
Deixe um comentário
Todos os campos são requeridosMais vistas
- Cuba condena tentativa de atentado contra o presidente colombiano
- Presidente Díaz-Canel recebe delegação cubana que participou dos Jogos Olímpicos de Paris 2024
- Delegação cubana satisfeita com desempenho nos Jogos Olímpicos
- Cuba e Sri Lanka, 65 anos de amizade e solidariedade
- Protesto na Síria para pedir paz às crianças palestinas