Estis konate ke la organizaĵo de gejunuloj kubano-usonanoj Roots Of Hope apogis la subfosan programon de Usono kontraŭ Kubo, per silenta strategia subteno al la programo de USAID.
La neregistara organizaĵo ebligis kontraktojn inter la potencialaj investistoj eĉ funkciante kiel pagitaj konsultantoj, laŭ raportis la informagentejo AP.
La platformo Zunzuneo, kiu serĉas renversi la establitan ordon en la insulo, proksimiĝis al tiu organizaĵo per intervjuoj kaj dokumentoj kiuj indikas tion en la jaro 2011; la Usaid celis preni la kontrolon de ZunZuneo por transdoni ĝin al privataj manoj, sed malmultaj investistoj montriĝis pretaj financi tiun iniciaton private, kaj pro tio membroj de la organizaĵoj forlasis la ideon.
Tamen, almenaŭ du pesonoj de la estraro eklaboris kiel konsultantoj de la projekto, spite al tio ke ili estis membroj de neregistara organizaĵo kiu eksplicite ne volis akcepti fondusmonon de la administracio, emfazis AP.
La pasintan 3-an de aprilo, la agentejo AP malkaŝis la skandalon kiu konfirmis la konstantajn denuncojn de Havano pri la subvenciado de Vaŝingtono rilate al planoj por instigi la kuban junularon agadi kontraŭ la revolucia registaro.
Pli ol mil dokumentoj konfirmis la kreon en 2010 de la reto komunika ZunZuneo, impulsita de Usaid kun la celo populariĝi inter la junularo kaj poste “puŝi ilin al disidenteco”.
La retuzantoj neniam sciis ke la projekto starigita per maskita entrepreno dinancita ekde eksterlandaj bankoj, estis ligita al la usona ŝtatdepartemento, nek sciis pri trio ke la usonaj kontraktistoj kolektis iliajn personajn datumojn kun politikaj celoj.
La rivelitaj informoj indikis ke Zunzuneo evitis la ciferecajn regularojn kaj perfortis la suverenecon de la kariba insulo, kio estis vaste denuncita de la kuba registaro, samkiel de parlamentanoj, intelektuloj kaj aktivuloj de sociaj retoj en diversaj latitudoj.
Kelkaj usonaj leĝofarantoj, inter ili la senatano Patrick Leahy, demokrato por Vermont, kritikis tiun planon kaj pridubigis kiom multe la kongreso estis informita pri ĝi, eĉ taksis ĝin absurda.
Ciferecaj amaskomunikiloj ankaŭ avertis ke la usona registaro reviziigis programon por ellabori la teknologion de sistemo de socia reton sendrata (WIFI) en Kubo.
Matérias relacionadas
Comentários
Deixe um comentário
Todos os campos são requeridosMais vistas
- Ministro das Relações Exteriores de Cuba reitera apoio ao governo da Colômbia
- Ministro das Relações Exteriores afirma que Cuba e apoio internacional vencerão o bloqueio imposto pelos EUA
- Ministro das Relações Exteriores de Cuba apresentará na quinta-feira uma atualização do relatório nacional sobre os efeitos do bloqueio
- Manifestação em defesa da universidade pública na Argentina
- Cuba agradece pedido de ex-presidente nigeriano para ser retirada da lista de patrocinadores do terrorismo