La prezidento Raúl Castro renkontiĝas kun Serguei Lavrov.

Editado por Maritza Gutierres González
2014-04-29 23:46:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La generalo de armeo Raúl Castro, prezidento de la ministra kaj ŝtata konsilantaro de Kubo, akceptis en Havano la rusan ministron pri eksteraj rilatoj, Serguei Lavrov,  kiu plenumas oficialan viziton en la kariba insulo.
En amika renkontiĝo, Raúl Castro kaj la rusa ministro konstatis kun kontento la bonegan staton de la reciprokaj rilatoj en daŭra evoluo, kaj ties promesplenan estontecon, kongrue kun la fratecaj ligoj ekzistantaj inter niaj landoj kaj registaroj. Same, ili interŝanĝis pri la internacia situacio.
Dum tiu ĉi vizito, Lavrov estis akompanata de Mikhail L. Kamynin, ambasadoro de Rusio en Kubo kaj Alexander V. Shchetinin, direktoro de la direkcio de Latinameriko.
Flanke de Kubo partoprenis la kunsidon la ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez Parrilla.


Comentários


Deixe um comentário
Todos os campos são requeridos
Não será publicado
captcha challenge
up