La kuba reprezentanto antaŭ UN, Rodolfo Reyes, kondamnis antaŭ la sekureca konsilantaro de tiu organo la manipuladon kaj duoblan mezurilon aplikatan de la grandaj potencoj rilate la temojn de malarmado kaj ne multobliĝado de amasmortigaj armiloj.
Dum malferma debato en tiu organo 15-membra, la kuba ambasadoro avertis pri la minacoj por la paco kiujn prezentas la selektivaj sintenoj de tiuj potencoj fronte al internaciaj traktatoj kaj juraj devoj alprenitaj en forumoj kie la landoj partoprenas egalrajtece.
Li asertis ke “tia sinteno privilegias la regulojn kontraŭ la horizontala multobliĝado de armiloj kaj preteratentas la vertikalan proliferadon, tio estas, la kvalitan plibonigon de la nukleaj armiloj flanke de la ŝtatoj posedantaj tiajn armilojn.”
Ili ankaŭ ignoras la celon komplete elimini la armilojn amasmortigajn.
La kariba insulo defendis en la renkontiĝo dediĉita al ne multobliĝado de armiloj amasmortigaj la multflankismon kaj ne diskriminacion kiel solan efikan manieron haltigi la danĝeron kreitan de tiuj mortigaj rimedoj.
Tie la kuba diplomato konfirmis la sindevigon de Kubo kun mondo libera je tiuj armiloj kaj ĝian plenan subtenon rilate al ĉiuj klopodoj internaciaj kaj legitimaj por eviti ke tiaspecaj armiloj iru al manoj de teroristoj.
Li ankaŭ asertis ke “Kubo ne posedas nek intencas posedi tiaspecajn armilojn. Ĝia posedo neniam estis parto de la insula strategio por nacia defendo. En Kubo ĉiuj programoj rilataj al la nuklea sfero, kemia kaj biologia ĉiam havis karakteron strikte paceman.”
Matérias relacionadas
Comentários
Deixe um comentário
Todos os campos são requeridosMais vistas
- Cuba condena tentativa de atentado contra o presidente colombiano
- Presidente Díaz-Canel recebe delegação cubana que participou dos Jogos Olímpicos de Paris 2024
- Delegação cubana satisfeita com desempenho nos Jogos Olímpicos
- Candidatos para as eleições gerais do Equador
- Ataque israelense contra escola de Gaza deixa mais de 100 mortos e dezenas de feridos