Kontroli la revigliĝon de la Covid-19: nia plej bona omaĝo al Fidel

Editado por Maritza Gutiérrez González
2020-08-13 12:23:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, aŭg 13 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, asertis ĉi-ĵaŭde ke la plej bona omaĝo al la historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro, estas kontroli la revigliĝojn de la pandemio de la Covid-19 per disciplino kaj zorgoj.

La mesaĝo estis skribita en la socia retejo Tvitero, okaze de la 94-a jubileo de Fidel, kies heredaĵo en la scienca kaj medicina agadkampoj portis la landon al kontrolo de tiu ĉi malsano provokita de la nova kronviruso Sars-Cov-2.

Ekde la unuaj kazoj raportitaj en la insulo, pasintmarte, malsaniĝis ĉirkaŭ 3 mil cent personoj kaj forpasis 89 el ili.

Per la sanitaraj servoj kaj la regulaĵoj pri socia distanciĝo aplikitaj, oni sukcesis kontroli la malsanon ĝis fine de julio, kiam okazis revigliĝoj, esence en Havano kaj la najbara provinco Artemisa.

 “Gratulojn Kubo, kiu trairas la mondon savante vivojn kaj venkante la malamon. Je sia 94-jubileo Fidel vivas inter ni, en la nobla agado de sia popolo, skribis Díaz-Canel per alia  tvitera mesaĝo.

Li konfirmas ke la insula registaro nuntempa estas kontinueco de Fidel Castro kaj Raúl Castro, kaj aldonis etikedojn Fidelporĉiam, NiestasKubo kaj Niestaskontinueco.

En la sociaj retejoj, ministroj, intelektuloj kaj personecoj elstaraj memorigas siajn spertojn kaj la spurojn de Fidel.

Siaflanke, la ĉefministro Manuel Marrero esprimis per Tvitero ke Fidel estas pli kaj pli ene de kubaj bataloj.



Comentários


Deixe um comentário
Todos os campos são requeridos
Não será publicado
captcha challenge
up