Artikolo aperigita en la gazeto Granma sub la titolo “Ne nur estas Zunzuneo” pritraktas la manieron en kiu Usono utiligas la novajn teknologiojn en sia subfosa agado kontraŭ la insulo.
Depost kvalifiki la sekretan projekton Zunzuneo de antaŭnelonge malkaŝita de la informagentejo AP kiel unu el la variantoj de la nomataj mildaj puĉoj, la gazeto emfazas ke tiu programo ne estas la sola de tiu speco desegnita de la usona registaro kontraŭ Kubo.
Laŭ klarigas la gazeto Granma, la milionaj fondusoj de la Programo Kubo de la usona agentejo USAID estis destinitaj por similaj iniciatoj kiel “Conmotion”, ilo evoluigita de la instituto de teknologio malferma (OTI) de la New America Foundation kies sidejo estas en Washington, origine por milita uzo, kiu konsistas en la kreado de sendrataj retoj sendependaj en formo de “teksaĵo” por ligi sin kun la ekstero, preter kiu ajn kontrolo registara, kio ebligas misinformi la uzantojn pri la situacio enlanda kaj kunvoki ilin al manifestacioj.
La oficiala organo de la komunista partio ankaŭ pritraktas aliajn instituciojn de la usona registaro, kiel la oficejo de transmisioj al Kubo, kiu starigas kontraŭleĝajn projektojn kiel “Piramideo”, kiu estas ankaŭ platformo de komunikado puŝanta sendadon de amasaj mesaĝoj al uzantoj en nia lando.
Al tiaspecaj iniciatoj, precizigas la gazeto, kaj al la stacioj Radio kaj TV “Martí”, la registaro de Obama disponigis 142 milionojn da dolaroj de la federacia buĝeto, kaj pli ol 770 milionoj da dolaraj ekde ties kreado.
Laŭ la artikolo de la gazeto, la registaro de Usono “same plene subtenas la projekton de la blogistino kontraŭrevolucia Yoani Sánchez, krei ciferecan komunikilon, kiu estas komplete financita per mono devenanta de eksterlando kaj celas esence nutri la kampanjojn misinformajn kaj misfamigajn kontraŭ la insulo.
Krom nombri kelkajn agadojn kontraŭ Kubo, kiuj malkaŝas la duoblan moralon de la registaro usona- kiu certigas ke la promociado de tiaspecaj projektoj kontraŭ la insulo celas “faciligi la liberan informofluon al la kuba popolo”- , la gazeto konkludas la jenon:
“Kubo ne toleros ajnan specon de subfosa agado nek enmiksiĝon en siaj internaj aferoj, kaj kiel suverena lando daŭrigos defendante sin kaj denuncante la enmiksiĝan naturon de tiuj programoj.”
Matérias relacionadas
Comentários
Deixe um comentário
Todos os campos são requeridosMais vistas
- Cuba condena tentativa de atentado contra o presidente colombiano
- Presidente Díaz-Canel recebe delegação cubana que participou dos Jogos Olímpicos de Paris 2024
- Delegação cubana satisfeita com desempenho nos Jogos Olímpicos
- Candidatos para as eleições gerais do Equador
- Ataque israelense contra escola de Gaza deixa mais de 100 mortos e dezenas de feridos